Blue Devil

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Blue Devil (Blua Diablo) estas planata spiona nerigida aerŝipo, kiun oni estos konstruitaj por la Usona Aerarmeo kaj uzitaj en la milito en Afganio. Oni dizajnas ĝin por kapti kaj pretigi datumojn de enkonstruitaj sensiloj antaŭ liveri ĝin al grundtrupoj.

La aerŝipo estos ekipita ĝis dekduo da sensiloj, inkluzive de aŭskultantaj aparatoj, vidbendaj kameraoj por uzo kaj dum la tago kaj dum la nokto, komunika ekipaĵo kaj sistemo konata kiel la "larĝ-area aera gvatsistemo," kiu uzas plurajn fotilojn por filmi areojn grandajn pluraj kvadrataj mejloj, simila al la sistemo Gorgon Stare. La sensilekipaĵo estas liverota fare de Mav6 LLC. Pretigi la kolektitajn datumojn, kiuj ordinare estus elsenditaj al analizistoj sur la tero, la aerŝipo uzos enkonstruitan komputilon por analizi kaj stoki la datumojn, kiu estos havebla por aliro de trupoj. Tio postulos pli malmultan personaron analizi la datumojn, kaj kaŭzos malpli streĉon por batalkampaj retoj pro elsendado de nur postulataj informoj, prefere al konstanta fluo de datumoj.

La konstruado kostas 211 milionojn per TCOM LP, la aerŝipo longos 110 m, havos la volumenon de 1,4 milionoj kubaj piedoj. Oni planis ĝin por povi atingi altecon de 6,4 km kaj resti ĉe alteco por ĝis semajno. La unua flugo de la aviadilo estas planita por 15-a de oktobro 2011.