Boatpasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Boatpasejo resp. flospasejo estas pasejo por akvoveturiloj kiel boato, kanuofloso. Oni enmetas ĝin por transpontigi en fluakvo paralele al vejro la niveldiferencon inter supra kaj malsupra akvoj sen kluzo.

La pasejo estas tiel konstruita, ke la akvoveturilo restas movebla helpe de nur malgranda kvanto da akvo. tion oni atingas precipe per kanaligo de la akvovojo, teganta ĝin per betono, kaj adaptigo de la kanalprofilo al la laŭlarĝa sekcaĵo de la akvoveturiloj (larĝeco kaj enmergiĝo).

Se troviĝas boatpasejo ĉe vejro kun akvoenergia centralo, oni povas en- aŭ malŝalti la akvoprovizadon en la pasejon per ŝovklapo alia barilo. Per tio la averaĝa akvoforfluo tra la pasejo estas malpli granda, kio ebligas pli altan povumon de la elektrocentralo. La enveturadon en la pasejon regulas dum tio trafiklumo, kiu ĝin permesas nur post ekfunkciado de la akvofluo.

Komunlingve oni nomas tiujn ĉi pasejojn ankaŭ boatglitejo resp. flosglitejo, ĉar la akvoveturiloj glitas sur la rapide fluanta akvo kiel sur glitejo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]