Baŭdanato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bodnath Stupao, Katmanduo

Bodnath (ankaŭ nomata Bouddha) estas unu el la plej sanktaj budhistaj lokoj en antaŭurbo de Katmanduo, Nepalo. La budhista stupao de Bodnath dominas la urban silueton. La antikva stupao estas unu el la plej grandaj de la mondo. La infuo de grandaj grupoj da tibetaj rifuĝintoj el Ĉinio estas videbla pro la pli ol 50 tibetaj gompasoj (Monaĥejoj) en la ĉirkaŭaĵo de Bodnath. Bodhath estas unu el 10 lokoj en Nepalo sur la listo de Mondheredaĵoj de UNESKO. Ĝi estas unu el la plej popularaj turistaj lokoj en la urbo Katmanduo.

Koordinatoj: 27° 43′ 17″ N; 85° 21′ 43″ E Mapo

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-geografio