Bogdanci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bogdanci
Bogdanci.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 1484 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 011
Loĝdenso 53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 12′ N, 22° 34′ O (mapo)41.20305555555622.572777777778Koordinatoj: 41° 12′ N, 22° 34′ O (mapo) [+]
Alto 67 m [+]
Areo 67 km² (6 700 ha)
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Situo de Bogdanci

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Bogdanci [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Bogdanci (makedone Богданци) estas urbo situanta en la sudorienta parto de Norda Makedonio en la Sudorienta regiono. Ĝi estas la administra centro de la Opština Bogdanci. Laŭ la censo de 2002 loĝas ĉi tie entute 6011 homoj.

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en alteco de 90 - 150 m sur la dekstra bordo de la rivero Luda Mara. La rivero fluas de la artefarita lago Paljurci, kiu situas ĉirkaŭ 3,5 km oriente de la urbo. Oriente, ĉirkaŭ 7 km de la urbocentro, la alteco atingas ĉirkaŭ 650 m. La areo de la urbo estas ĉirkaŭ 67 km².

La regiona vojo R1109 trapasas la urbon, kiu kondukas de la urbo Gevgelija al la urbo Valandovo kaj al la lago Dojran.

Loĝantaro, ekonomio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2002 loĝis ĉi tie entute 6011 homoj.

Ekzistis 5 761 makedonoj (95,8 %), 176 serboj (2,93 %), 48 Turkoj (0,8 %) kaj 26 aliaj.

La urbo havas bazlernejon kaj mezlernejon.

Ekzistas ankaŭ du preĝejoj - la katolika Sankta Cirilo kaj Metodio kaj la ortodoksa "Sankta Atanasio".

Bogdanci kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj estas ĉefe konataj pro la produktado de fruaj legomoj. Nuntempe ankaŭ ĉi tie evoluas industria produktado.

Referenco[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Богданци en la makedona Vikipedio.

Statistikoj: http://www.stat.gov.mk/publikacii/knigaX.pdf

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]