Bohemio en la Somera Olimpiko 1900

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bohemio en la Olimpikoj

Flago de Bohemio
IOK-kodo  BOH
NOK Český výbor pro hry olympijské, Bohemia Komitato por la Olimpikoj, fondita en 1899
Olimpika historio
Someraj Olimpikoj
1900 · 1908 · 1912
vdr

La bohemia teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1900 en Parizo havis 7 sportistojn, kiuj konkuris en 4 sportaj disciplinoj. La sportistoj atingis unu arĝentan kaj unu bronzan olimpikajn medalojn kaj sekve havis la 20-an rangon inter la teamoj.

afiŝo

Bohemio, kiu poste iĝis la okcidenta duono de la Ceĥa Respubliko, ĝis la fino de la unua mondmilito estis parto de Habsburga Aŭstrio, kaj tiu estis parto de la Habsburga Imperio. Tamen bohemaj sportistoj ekde la unua aliĝo al la olimpiko 1900 rajtis partopreni la internacian eventon sub nomo de devenlando Bohemio, kaj en 1908 kaj 1912 ankaŭ klare videblos kiel aparta grupo de sportistoj en "parado de nacioj" dum oficiala malferma ceremonio, kiu en 1908 unuafoje estos okazigata.

Kunordigis la teamon la Bohemia Komitato por la Olimpikoj, Český výbor pro hry olympijské, fondita jam en 1899 kaj do unu el la plej fruaj olimpikaj komitatoj.

teama flago de 1912
teama flago de 1912