Boju
Boju [boĵu] (hungare Kolozsbós) estas vilaĝo en Rumanio sudoriente de Cluj-Napoca. En 1910 ĝi nombris 955 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 778 (rumanoj). Ĝia unua skriba mencio estis en 1377. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Kolozs). Administre ĝi apartenas al Cojocna.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]
- Sándor Szőcs (*31-a de majo 1924): pentristo.