Bolivaro (ŝtato)
Bolivaro aŭ Bolívar en hispana kaj oficiale Estado Bolívar, [bolIbar], estas unu el 23 ŝtatoj (en hispana estados) en kiuj Venezuelo dividiĝas. La ŝtata ĉefurbo estas Ciudad Bolívar. Bolivaro kovras totalan areon de 238,000 km² (nome la plej etenda ŝtato el Venezuelo) kaj je 30an de junio, 2010, havis ĉirkaŭkalkulitan populacion de 1,620,359 da loĝantoj.
Historio
La teritorio kovrita nune de Bolivaro estis iam parto de la Provinco Gujano, nome provinco de la Hispana Imperio (el 1585) kaj poste de Venezuelo (ĝis 1864, kiam la Provincoj de Venezuelo estis anstataŭataj de la Ŝtatoj de Venezuelo, sekve al la Federala Milito).
Interesaj lokoj
- Historia Zono de Ciudad Bolívar
- Nacia Parko Canaima
- La Gran Sabana (hispane: La Granda Savano)
- Salto Ángel
- Aujantepui
- Monto Rorajmo
- Sarisariñama
- Kavanayen
- Santa Elena de Uairén
- Cerro Bolivar, fererca mino
- Rivero Caroní
Municipoj
- Caroní (Ciudad Guayana)
- Cedeño (Caicara del Orinoco)
- El Callao (El Callao)
- Gran Sabana (Santa Elena de Uairén)
- Heres (Ciudad Bolívar)
- Padre Pedro Chien (El Palmar)
- Piar (Upata)
- Raúl Leoni (Ciudad Piar)
- Roscio (Guasipati)
- Sifontes (Tumeremo)
- Sucre (Maripa)
Koordinatoj: 8° 7′ 19″ N 63° 33′ 0″ U / 8.12194 °N, 63.55000 °U (mapo)