Bondezirojn al vi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bondezirojn al viNi gratulas al vi estas la esperantigita titolo kaj unua verso de tradicia usona anglalingva kanto (Happy Birthday to You), per kiu oni gratulas personon okaze de ĉi ties naskiĝtago. Tiun kanton komponis du usonaj fratinoj instruistinoj en la jaro 1893 por uzi ĝin kiel ĉiutagan bonmatenan saluton en lernejo; ĝi estis registrita en 1935 kaj pro tio almenaŭ en Usono oni ne rajtas reprodukti la kanton publike senpage; en aliaj landoj tio eblas nur ekde 1985. Kutime tiun kanton akompanas ceremonia rito malŝalti lumojn kaj enmeti en la salonon torton kun lumigitaj kandeloj, dum la kantado la omaĝito blovos super la kandeloj kaj estingos ilin.

La tutan kanteton oni povas esperantigi, en formo kantebla laŭ la sama melodio, jene:

Bondezirojn al vi,
bondezirojn al vi,
en la dato naskiĝa
bondezirojn al vi.

Aŭ, depende de la nomo de la gratulata persono:

Bondezirojn al vi,
bondezirojn al vi,
bondezirojn (nomo),
bondezirojn al vi.
Bondezirojn al vi,
bondezirojn al vi,
bondezirojn (nomo),
bondezirojn al vi.

ktp.

Ankaŭ eblas:

Feliĉan naskiĝtagon,
Feliĉan naskiĝtagon,
Feliĉan naskiĝtagon (nomo),
Feliĉan naskiĝtagon.

Alia traduko

En la portugala tiu kanzono havas malsimilan kaj pli malsimplan tekston kaj pro tio esperantistoj el Brazilo kaj el Portugalio tradukas ofte la suban tekston de la portugala lingvo:

Ni gratulas al vi,
En la dato feliĉa,
Vivu longe sur tero,
Kun la sorto plej riĉa,
Vivu ...(nomo)!/Bondezirojn al (nomo)!.

Melodio

Tonsilabe, per tradicia eŭropa solfeĝo, ĝia melodio (kun akordoj en parentezoj) estas jena:

(#: /(Do maĵ)SoSo (Do maĵ)La (Do maĵ)So (Do maĵ)do (So 7)Ti (So 7)i;

/(Do maĵ)SoSo (Do maĵ)La (Do maĵ)So (Do maĵ)re (Do maĵ)do (Do maĵ)o;

/(Do maĵ)SoSo (Do maĵ)so (Do maĵ)mi /(Do maĵ)do (Re min)Ti (Re min)La;

/(Re min)fafa (So 7)mi (So 7)do (So 7)re (Do maĵ)do (Do maĵ)o) Ŝablono:Ĝermo-muziko