Bretaro (projekto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bretaro estas projekto de kelkaj esperantistoj, kiuj provas establi "superkatalogon" pri ĉiuj libroj en aŭ pri Esperanto.

[redakti | redakti fonton]

Jam tre frue la esperantistoj revis pri ĝenerala bibliografio de ĉiuj libroj kun rilato al Esperanto. Ekzemple la Esperantista Centra Oficejo (1905-22) de generalo Sebert provis komence informi pri la novaj libroj en Esperanto, sed iam ĝi rezignis pro la granda kresko de la nombro. „Bibliografio de Internacia Lingvo“ de Petro Stojan (1929) estas el la tempo, kiam Stojan estis UEA-bibliotekisto (financite de Alice Morris).

Kompreneble, tiaj paperaj bibliografioj havas plurajn malavantaĵojn, precipe: ili rapide malaktualiĝas kaj oni devas provizi sistemojn por trovi libron laŭ diversaj kriterioj. Ekzemple oni devas aldoni indekson, kio estas multe da laboro. Kaj katalogoj de unuopaj bibliotekoj ja registras nur la librojn kiuj troveblas ĝuste en tiu biblioteko.

En 1991 laborrondo (i.a. kun Martin Weichert) havis la ideon krei „superkatalogon“ en komputilo. Diversaj reprezentantoj de Esperanto-bibliotekoj montris sian interesiĝon. Sed la problemoj estis ne venkeblaj. Interalie, la unuopaj bibliotekoj parte dependas de aliaj pli grandaj bibliotekoj. Ekzemple IEM en Vieno estas parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko, kiu postulas certajn kriteriojn pri la katalogo de IEM. Kaj oni ne rajtas simple preni tiujn datenojn por superkatalogo. Plej baza problemo de la superkatalogo estis trovi taŭgan programon: malmultekostan, facile uzeblan, estonto-havan. Ekzemple, Germana Esperanto-Biblioteko Aleno uzas programon kies firmao ne plu ekzistas. Do neniu modernigas la programon.

Vikipedio kiel medio por Bretaro[redakti | redakti fonton]

Ziko Marcus Sikosek tial ekpensis pri „vikipedieca solvo“. La avantaĝoj de la enciklopedio Vikipedio eventuale povas servi ankaŭ al superkatalogo:

  • Vikepedio ne kaŭzas kromajn kostojn.
  • Vikipedio estas facile lernebla kaj uzebla.
  • Vikipedio estas stabila kaj verŝajne ekzistos multajn jarojn.
  • Ĉiu esperantisto, kiu havas kelkajn Esperanto-librojn hejme, povas helpi (do ne nur esperantistoj, kiuj loĝas en urbo kun granda Esperanto-biblioteko).
  • La uzanto havas antaŭ si ĉiam la aktualan version.
  • Vikipedio estas io pli granda, interesa ne nur por esperantistoj.

La vikipedianoj-esperantistoj Brion Vibber kaj Chuck Smith kundiskutis la aferon, kaj atentigis ke estas pli bone unue eksperimenti anstataŭ tuj iri al Vikimedio kun la ideo. Necesas unue krei ion, kaj poste oni havos ion kio eventuale povos impresi al Vikimedio. Brion Vibber provizis „Bretaro“, sistemon samspecan kiel Vikipedion, kaj ĝi servu kiel tia eksperimentejo. Gravas nun eltrovi la detalojn: kiel aspektu la superkatalogo, kiujn informojn ĝi enhavu, kiel oni interligu la informojn. Posta paŝo okupiĝos pri la transpreno de fremdaj datenoj, kio estas teknika kaj kopirajta defio. Estonte oni okupos sin eventuale ankaŭ pri revuoj kaj aliaj kolektaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]