Broderbund
Broderbund | ||
---|---|---|
videolud-evoluiga firmao • programara eldonejo • publika kompanio vd | ||
Dum | 1980 - 30-a de aŭgusto 1998 | |
Jura formo | publika kompanio | |
Fondintoj | Doug Carlston vd | |
Sidejo | Novato | |
Lando | Usono | |
Estr(ar)o | Doug Carlston | |
Agokampo | programaro • The Print Shop • Living Books • Family Tree Maker • Kid Pix • Where in the World Is Carmen Sandiego? • Myst • The Playroom | |
filiaj kompanioj | Red Orb Entertainment vd | |
Posedataj kompanioj | Banner Blue Software • PC Globe vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
Broderbund Software, Inc. (stiligita kiel Brøderbund) estis usona firmao, kiu publikigis videoludojn, edukadajn programaron kaj produktivajn ilojn. Broderbund estas plej konata pro la 8-bitaj videoludaj sukcesoj Choplifter, Lode Runner, Karateka kaj Prince of Persia (ĉiuj el kiuj unue aperis por Apple II), same kiel Myst kaj Carmen Sandiego. La firmao estis fondita en Eugene (Oregono, kaj sekve translokiĝis al San Rafael (Kalifornio), poste al Novato (Kalifornio).[1] Broderbund estis aĉetita de SoftKey en 1998.
Multaj el la programaraj titoloj de Broderbund, kiel The Print Shop, PrintMaster, kaj Mavis Beacon, ankoraŭ estas publikigitaj sub la nomo "Brøderbund". Ludoj eldonitaj de la revivigita Broderbund estas distribuitaj de la firmao Encore, Inc.
Brøderbund estas nuntempe la varmarko por grafikaj, produktilaj, kaj edukadaj programaroj de Riverdeep.
La firmao ofte eldonis lernejajn eldonojn de siaj ludoj, kiuj enhavis aldonajn funkciojn por ebligi al instruistoj uzi la programaron por faciligi la lernadon de studentoj.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "About Brøderbund." Brøderbund. April 12, 1997. Retrieved on June 3, 2011. "Brøderbund Software, Inc. 500 Redwood Blvd. Novato, California 94948"
- ↑ What's in a School Edition?. Arkivita el la originalo je February 19, 1997. Alirita March 5, 2017.