Brunnsviks folkhögskola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La skulptaĵo Du Generacioj de Anders Jönsson de 1937 ĉe enirejo. Ĝi estis starigita je la 25a jubileo de ABF. Foto: Holger Ellgaard
La lernejo aŭtune 2007
Foto: Holger Ellgaard

Brunnsviks folkhögskola (popolaltlernejo) estas la plej malnova asocia popolaltlernejo en Svedio. Ĝi situis ĉe la lago Väsman 7 kilometroj norde de Ludvika urbo en komunumo Ludvika en suda Dalekarlio ĝis 2013 kiam ĝi translokiĝis al Borlänge. La lernejon startigis Karl-Erik Forsslund, Gustaf Ankarcrona kaj Uno Stadius 1906 kaj ĝi fariĝis baldaŭ forte aligita al l' sveda laborista asocio. La unuajn domojn kunstruis G Ankarcrona kaj K-E Forsslund sed la plej grava arkitekto fariĝis Hakon Ahlberg, frato de Alf Ahlberg (direktoro de 1932 ĝis 1959). Posedantoj estis ABF (Kleriga asocio de laboristoj) kaj LO (Asocio de svedaj sindikatoj) ĝis 1 junio 2009 kiam la centraj svedaj laboristorganizoj lasis la lernejon kaj la loka ABF en Sollentuna anstataŭigis ilin en la estraro.

La lernejo estis fondita pro la celo: popola edukado por la junaj viroj kaj virinoj en la ĉirkaŭaĵoj, sed ĉar neniu komunuma aŭ nacia apogado estis ricevita, la lernejo baldaŭ ricevis subtenaĵon de la organizoj de la laborista asocio, kiuj opiniis grava la edukadon kaj instruadon al la laboristoj je legado, skribado kaj kalkulado. Tiuj estas spertoj kiujn ni hodiaŭe konsideras memkompreneblaj, sed tiam ne estis tiel evidentaj por la laborista klaso.

Sub la gvidado de Karl-Erik Forsslund la lernejo fariĝis konata kaj grava por la laborista asocio kaj ankoraŭ estas hodiaŭ. La celo de la lernejo estis edukadi la lernantojn al 'taŭgaj civitanoj kaj bonaj homoj'. Ne nur gravis teoriaj kaj intelektaj spertoj sed ankaŭ praktikaj kaj fizikaj ekzercoj. Vespere kunvenis la lernantoj kaj instruistoj por legi poezion, rakonti mitojn kaj fabelojn kaj ludi. La sociala dimensio ankoraŭ gravas en Brunnsvik kaj iuj kunvenoj kun tranoktado ankoraŭ entenas komunan vesperprogramon. La tipo de pedagogio en la lernejo similas al tiu de Ellen Key.

Brunnsvik posedis la plej grandan bibliotekon de popolaltlernejoj en Svedio. Dum translokiĝo 2013 ĝi estis pakita en kestojn. Multaj famaj personoj en kulturo kaj politiko studis kaj laboris tie. Inter la verkistoj menciindas: Dan Andersson, Harry Blomberg, Rut Berggren, Ragnar Jändel, Helmer Grundström, Stig Sjödin, Marit Paulsen, Teddy Gummerus, Birger Vikstöm, Karl Östman. Ekde 1991 la lernejo donacas stipendion al la verkisto kiu ricevis la Ivar-Lo-donacon de la Laborista Asocio.

La biblioteko 'Brunnsviks Bokstuga' evoluigis la ekspoziciadon en la lernejo kaj jare okazas kelkaj ekspozicioj, inter alie: Sara Fabricius (Cora Sandel), Birgit Ståhl-Nyberg, Karl Lärka, verkistfoto de Ulla Montan, Kristina Anshelm, Staffan Lindh, Robert Nyberg, sudafrika arto, sveda libroarto kaj multaj moveblaj ekspozicioj el Naciaj Ekspozicioj.

Torsten Fogelqvist estris de 1912 ĝis 1918. Alf Ahlberg estris de 1932 ĝis 1959. 1912 ABF fondiĝis en la lernejo post iniciato de la direktoro de la lernejo Rickard Sandler. 1929 estis fondita 'LO-skolan' (laborista lerneja asocio), la unua en Svedio. 1995 ĉesis la LO-lernejo kaj la sindikatan instruadon nuntempe gvidas la popolaltlernejo mem. La unua direktoro de LO-lernejo estis Sigfrid Hansson, frato de Per Albin Hansson.

Koordinatoj: 60° 12′ 12″ N 15° 7′ 46″ O / 60.20333 °N, 15.12944 °O / 60.20333; 15.12944 (mapo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]