Buĥara Popola Soveta Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de la Buĥara Popola Soveta Respubliko

La Buĥara Popola Soveta Respubliko, ruse Бухарская Народная Советская Республика, estis la ŝtato estiĝinta post la okupado de Buĥaro flanke de la Ruĝa Armeo de Rusio la 2-an de septembro 1920, kaj la respubliko proklamiĝis la 14-an de septembro samjare. Ĝi ekzistis nur kelkajn jarojn; en 1924 ĝi estis aligita al la Uzbeka SSR.

La areo de la Buĥara Respubliko estis 182,193 kvadrataj kilometroj, kun pli ol 2,2 milionoj da loĝantoj. Ĝi estis loĝata de diversaj etnoj kiel taĝikoj, uzbekoj kaj turkmenoj. Ĝi havis limojn kun la SSR de Turkestano, la Ĥorazma SSR kaj Afganio. Ĝia ĉefurbo estis Buĥaro.