Buchenwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La pordego kun la enskribo Jedem das Seine - al ĉiu la la deco.
La krematorio.
La lasta per feliĉaj cirkonstancoj konservita barako.
Elaera foto de 2008.

Buchenwald (BU-ĥen-valt) estis la naziisma koncentrejo kaj malliberejo inter julio 1937 kaj aprilo 1945 en Germanio proksime al urbo Weimar / Vajmaro. 56000 homoj estis murditaj en Buchenwald.
De 1945 ĝis 1950 la iama koncentrejo Buchenwald estis uzita kiel "Speziallager Nr. 2" ("speciala internigejo n-ro 2") de la soveta sekreta servo "Volkskommissariat für Innere Angelegenheiten" ("Popola komisariato por internaj aferoj") (NKWD) por la interniĝado de iamaj funkciuloj de la nazia reĝimo, de anoj de la germana armeo, de arbitre denuncitaj personoj. De la ĉirkaŭ 28000 personoj malliberigitaj en la speciala koncentrejo post la fino de la milito pli ol 7000 mortis je la vivkondiĉoj de la malliberejo. [1].

Vizito

Post la malkonstruo de la internigejo en la 1950-aj jaroj kaj la konstruo de giganta monumenta komplekso, inaŭguritis en 1958 la Nacia admonig- kaj memorigloko Buchenwald / Nationale Mahn- und Gedenkstätte Buchenwald. La hodiaŭa komplekso estas parto de la fare de la Federacia registaro kaj de la Liberŝtato Turingio subtenata fondaĵo Gedenkstätten Buchenwald und Mittelbau Dora.

Sur la areo videblas tri ekspozicioj daŭraj kaj unu pri arto:

  • La ekspozicio pri la historio de la koncentrejo en la iama ĉefa deponejo (i.a. por la havaĵoj de la internigitoj, germane: Kammergebäude) informas pri la evoluo de la internigejo, la socio enkoncentreja, la teroro de la SS-anoj, la vivokondiĉoj de la kaptitoj, la kontraŭstaro kaj la liberigo.
  • Kontraŭe al la kaŝa tombejo de la Sovetia speciala internigejo nr 2 montras en novkonstruita domo la postlasitaĵoj de post la Dua mondmilito enkarcerigitaj personoj (300 kvadratmetroj).
  • En la daŭra ekspozicio pri la historio de la memorigloko videblas la memorigkulturo ekde 1945 (ankaŭ per maketoj).
  • En la arta ekspozicio kun la titolo Zeugnis - Kunstwerk - Bildgedächtnis en la iama desinfektejo videblas bildoj kaj desegnoj de kaptitoj kaj artaĵoj faritaj de transvivintoj (aŭ de iliaj parencoj) ĝis 1995.

Ekster tio la vizitantoj havas aliron al: la kompleta liberaera aero kun multaj informtabuloj, la enireja konstruaĵo kun ĉeloj (kie okazis ankaŭ torturoj), la gvatturoj, la kremaciejo, la malsanulejo, la kelo por ekzekutoj per ennukaj pafoj, la ĉefa deponejo, la desinfektejo, la stacidomo, la loĝejoj de la familioj de la SS-anoj, la ŝtonrompejo, la tombejoj, la memoriga monumento por la murditoj, restoj de la ĉirkaŭbaraĵoj de la zoologia ĝardenetoj por la infanoj de la SS-anoj, la hundotenejo. Eblas ankaŭ ĉirkaŭiri la tutan komplekson sur migradopado.

Artistaj postefikoj

Inter la multo da okupiĝoj de artistoj kun la krueleco de la koncentrejo menciindas ekz. Bruno Apitz kiu priskribis en la libro Nackt unter Wölfen sian tempon en la koncentrejo (2 filmaj adaptoj).

Vidu ankaŭ

Subnotoj

  1. Libro pri la historio de la postmilita uzo de Buchenwald

Literaturo

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 198-200

Eksteraj ligiloj

Hejmpaĝo de la memorigloko.