Bucsu
Bucsu [buĉu] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szombathely. Bucsu estas nomo de hungara estro en formo Bulcsu.
Poŝta kodo: 9792
Areo: 17 km²
Loĝantaro: 600
Situo
Bucsu situas laŭvoje (kaj iam laŭfervoje) inter Szombathely kaj limpasejo al Aŭstrio. Tie komenciĝis akvodukto de romianoj al Savaria (nun Szombathely).
Historio
En 1920 la vilaĝo trovis sin apud la nova landlimo kaj iĝis limpasejo de Szombathely. Post 1945 fer-kurteno konstruiĝis laŭ la aŭstra limo. Tiu trapasejo havis viglan trafikon. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas ie ajn trapasebla senkontrole.