Bueng Boraphet

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bueng Boraphet (en taja บึงบอระเพ็ด, [bɯŋ bɔːra.pʰét]) estas la plej granda nesalakva marĉo kaj lago en centra Tajlando. Ĝi kovras areon de 224 km² oriente de Naĥon Savan, sude de la rivero Nan ĉe ties kunfluo kun la rivero Ping.

Origine la areo estis kovrata de granda marĉo, kiu estis inundata en 1930 po konstruo de akvorezervejo por plibonigi fiŝkaptadon.

Tiu estis la ununura konata loko de la Blankokula riverhirundo kiu vintrumis tie, sed ĝi ne estis vidata ekde 1980, kaj eble jam estas formortinta.[1]

106 km² de lago estis deklarataj ĉaslibera areo en 1975. En 2000 ĝi estis deklarita ankaŭhumidejo de internacia gravo fare de la Tajlanda registaro[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Turner, Angela K; Rose, Chris. (1989) Swallows & martins: an identification guide and handbook. Boston: Houghton Mifflin. ISBN 0-395-51174-7. p86-88
  2. wetlands.org. Arkivita el la originalo je 2007-11-13. Alirita 2012-08-27.

External links[redakti | redakti fonton]