Bureau interprofessionnel des vins de Bourgogne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
BIVB

Logo BIVB.jpg
Jura formo Profesia grupo
Fondita 1989
Sidejo Beaune
Estr(ar)o André Ségala
Spezosumo 10 171 700 M (2008)
Agokampo varbo de la burgonjaj vinoj
TTT www.vins-bourgogne.fr
Information icon.svg
vdr
Station œnologique de Bourgogne 1903

La Bureau interprofessionnel des vins de Bourgogne (BIVB, Interprofesia oficejo de burgonjaj vinoj) estas profesia grupo por la vinoj en Burgonjo.

Ĝi grupigas vinproduktistojn kaj negocistojn. Ĝi varbas vinojn kaj provizas teknikajn aŭ ekonomiajn ilojn.

Ĝi sidas en Beaune en la Station œnologique de Bourgogne (vinoscienca stacio de Burgonjo) kiu datiĝas el 1903.