La romanika kastelo, konstruita ekde ĉirkaŭ 1170, kiu estis pligrandigita en altkvalita frua gotika stilo ĉirkaŭ 1220, estis la sidejo de la Sinjoroj de Dürn (nomataj pro la proksima urbo Walldürn). La poeto Wolfram von Eschenbach laŭdire skribis partojn de sia versromano Parzival ĉi tie ĉirkaŭ 1205. En 1271 la kastelo estis transprenita fare de la elektoepiskopujo Majenco kaj estas administrita fare de oficialuloj ekde tiam. En la Germana Kamparana Milito ĝi estis forbruligita la 4-an de majo 1525 de kamparanoj sub gvido de Godfredo de Berlichingen kaj ne rekonstruita.
La ruino de la altaĵburgo kuŝas sur monta sprono de la monto Schlossberg kiu estas puŝita nordorienten ĉe super la valo de la rivereto Mud, tri kilometrojn sudoriente de Kirchzell nur kelkcent metrojn nordoriente de la vilaĝo Preunschen, proksimume 13 kilometrojn sudokcidente de la distrikta ĉefurbo Miltenberg.