Hukvaldy (burgo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Burgo Hukvaldy)
Hukvaldy

Ruino de la burgo

Ruino de la burgo
burgo • burga ruino • spektaklejo
Geografiaj informoj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Geografia situo 49° 37′ 16″ N, 18° 13′ 40″ O (mapo)49.62111111111118.227777777778Koordinatoj: 49° 37′ 16″ N, 18° 13′ 40″ O (mapo)
Hukvaldy (Ĉeĥio)
Hukvaldy (Ĉeĥio)
DEC
Hukvaldy
Hukvaldy
Situo de Hukvaldy
Map
Konstruita post la jaro 1250
Neniigita 5-an de oktobro 1762
Rekonstruita 19-a jarcento
Konstrumaterialo ŝtono
Celo servutula malliberejo
Devena posedanto Grafoj el Hückeswagen
episkopoj de Olomouc
Zikmund Lucemburský
Jan Čapek ze Sán
Jiří z Poděbrad
senjoroj z Boskovic
Nuntempa posedanto ŝtato
Retadreso Oficialaj paĝoj de la burgo
vdr

Hukvaldy estas ruino de burgo en la samnomata municipo Hukvaldy en distrikto Frýdek-Místek en Moraviasilezia regiono.

La unua mencioj pri la hukvalda burgo devenas el la jaro 1285. Kiel fondinto de Hukvaldy estas konsiderataj germanaj grafoj el Hückeswagen. En duono de la 14-a jarcento unuafoje akiris la burgon episkopoj de Olomouc, kiuj estis ankaŭ la plej oftaj regantoj de la burgo. Ilia posedaĵo estis en la jaro 1355 eĉ konfirmita per papa buleo, kiu samtempe malpermesis vendi aŭ lombardigi ĝin. En la jaro 1465 akiris la burgon ĉeĥa reĝo Jiří z Poděbrad, kiu sekve vendis ĝin reen al la olomouca episkopujo. Al tiama episkopo Taso z Boskovic finance helpis liaj fratoj Dobeš kaj Beneš Černohorskidoj z Boskovic, kiuj ankaŭ transprenis la burgon post tio, kiam episkopo Taso mortis pro pesto.

Dum la regado de senjoroj el Boskovice okazis en la burgo multaj signifaj konstrureguligoj kaj same tio estis eĉ post ilia morto komence de la 16-a jarcento, kiam Hukvaldy denove kaj ĉifoje definitive revenis al la olomouca episkopujo. Ekde tiu tempo la olomouca episkopujo (kaj ekde la 18-a jarcento ĉefepiskopujo) tenis Hukvaldy-on preskaŭ seninterrompe ĝis la jaro 1948, kiam la burgo estis ŝtatigita.