Burntisland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Panoramo pri Burntisland

Burntisland estas urbo en skota unuara instanco Fife. Ĝi situas ĉ. 7 km sudokcidente de Kirkcaldy kaj 14 km oriente de Dunfermline ĉe norda bordo de Firth of Forth. Sur la kontraŭa bordo – en distanco de ĉ. 7 km -, troviĝas Edinburgh. En 2001, Burntisland havis 5677 loĝantojn.

Historio

Verŝajne uzis la romianoj sub Agricola en ĉ. 83 la naturan havenon de Burntisland kiel bazon. En la 12-a jarcento, oni konstruis tie fortikaĵon kaj preĝejojn, proksime al la haveno. Jakobo la 5-a de Skotlando rangigis la urbon Royal Burgh (Reĝa Burgo) kaj plikonstruis la havenon por militistaj kaj komercaj celoj. Pli poste oni tie transŝarĝis fiŝojn, pli poste karbon. Inter 1786 kaj 1927, tie funkciis transregione grava brandfarejo „The Grange” en Burntisland kaj produktis viskion. Ĉe fino de la Unua Mondmilito, tie eksidis aluminia fandejo, same ŝipfarejoj.

Trafiko

Burntisland situas kelkajn kilometrojn sude de la apudborda vojo A9, kiu interligas Edinburgh kun Aberdeen.

En 1850, oni inaŭguris la unuan fervojan linion de la mondo de Granton (hodiaŭ urboparto de Edinburgh) al Burntisland.