Uzanto-Diskuto:Maksim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search



Enhavo

Kategorio:Komunumoj de Finnlando[redakti fonton]

Saluton Maksim, mi denove havas peton por vi. Ĉu eblas movi ĉiujn artikolojn de la Kategorio:Komunumoj de Finnlando laŭ alfabeto al la pli konvene titolita Kategorio:Komunumoj de Finnlando ? Antaŭdankas vin Thomas Guibal 10:11, 26. Dec 2007 (UTC)

Ŝajne roboto ĉi tie ne bezonatas, sufiĉas ŝanĝi ŝablonon Ŝablono:Finnlandaj komunumoj, kie estas difinita la aparteno al kategorio. Nun mi ŝanĝis la ŝablonon kaj ni atendu kiam la artikoloj moviĝos memstare. Maksim 21:07, 8. Jan 2008 (UTC)
Dankon pro la atentigo. :=) Thomas Guibal 14:14, 13. Jan 2008 (UTC)

Dosiero:Sitzverteilung Stadtvertretung Neubrandenburg 2005.png[redakti fonton]

Mandatoj en Neubrandenburg ekde 2005 post baloto en 2004

Saluton, Maksim. Mi hodiaŭ prilaboris artikolon pri Neubrandenburg. Sed nun estas problemo pri la koloroj de la bildo Dosiero:Sitzverteilung Stadtvertretung Neubrandenburg 2005.png, uzataj por marki mandatojn de CDU kaj B90/Grüne. Ambaŭ sur mia malnova monitoro aperas nigraj por miaj okuloj. Ĉu eblus ŝanĝi la koloron por B90/Grüne al iu hela verdo? Povas esti, ke jam verdas, sed mia tekniko fuŝas verdajn kolorojn, tiel ke ili pli malhele aspektas ol ili eble estas. Dankon kaj ĝis baldaŭ. - Se vi ne sukcesos helpi, mi povos demandi en la germana vikipedio, ĉar tie ekzistas kelkaj fakuloj pri bildoj. Kore --Tlustulimu 18:51, 28. Dec 2007 (UTC)

Farita. La bildo estis vere pentrita per tro malhela koloro. Maksim 22:41, 7. Jan 2008 (UTC)

Serĉata roboto por ŝablono "Jaroj"[redakti fonton]

Saluton Maksim,

Se vi mem ne vidis ĝin, mi atentigas vin pri la jena peto de Petro en la diskutejo : Vikipedio:Diskutejo#Estas_serĉata_roboto_por_ŝablono:Jaroj. Antaŭdankas vin Thomas Guibal 12:45, 8. Jan 2008 (UTC)

Neuzata bildoj[redakti fonton]

Mi pardonpetas! Mi ĵus finis forigadon de vasta iomo da tiaj bildoj. Ekde nun, mi lasos neuzatajn bildojn post kelkaj tagoj antaŭ forigo. Dankon pro via mesaĝo. -- Yekrats 18:06, 26. Jan 2008 (UTC)

Fontkodo por MaksimBot[redakti fonton]

Saluton, Maksim. Lastatempe mi esploras kun la Pywikipedia programaro, kaj starigis roboton YekratsBot, por fari tedajn laborojn en Vikipedio. Tamen, estus helpema se mi povas rigardi iom da antaŭan fontkodon. Ĉu vi mem verkis iom da la programado de MaksimBot? Mi ne aldonos novajn artikolojn, sed nur volas poluri ekzistantajn artikolojn per roboto. Antaŭdankon. Amike salutas Yekrats 13:32, 12. Feb 2008 (UTC).

La fontokodoj estas ĉi tie: ru:Участник:Maksim-e/Боты. Maksim 15:57, 12. Feb 2008 (UTC)

Kio estas la situacio pri botoj?[redakti fonton]

Mi rimarkis en la historio de kelkaj paĝoj de Vikipedio ke multaj eroj temas pri diversaj botoj. Kio okazas? Mi ne rimarkis tiajn, kiam mi komencis labori por Vikipedio.

Donald Rogers

Diverse okazadas, sed plejparte temas pri tio ke la robotoj okupiĝas pri meto de intervikiaj ligiloj, vidu en meta:Interwiki bot. Maksim 12:40, 16. Feb 2008 (UTC)

Alinomado de kategorio[redakti fonton]

Saluton Maksim. Ĉu vi estus sufiĉe afabla por movi perrobote ĉiujn artikolojn de la Kategorio:Esperanto en Berlin al nova Kategorio:Esperanto en Berlino ? Antaŭdankas vin Thomas Guibal 13:22, 21. Feb 2008 (UTC)

Farita. Maksim 17:32, 21. Feb 2008 (UTC)
Dankon al vi. Thomas Guibal 19:56, 21. Feb 2008 (UTC)

Maksim-Boto kreis malĝuste nomitajn kategoriojn[redakti fonton]

Maksim-Boto kreis la jenajn [deziratajn] kategoriojn, kiaj nomoj ne estas ĝustaj. Ĝi faris ĝin per kopii bildojn de alilingvajn vikipediojn sen adapti la [[Kategorio:...]] enskribaĵojn. Bonvolu alinomi ĝin ĝuste per ŝanĝi la enskribaĵojn en ĉiaj kopiitaj bildoj.

Bonvolu ankau kontroli iuj aliaj kategorioj kiuj Maksim-Boto kreis per kopii bildojn aŭ artikolojn. Dankon! --Sebastian 03:40, 8. Apr 2008 (UTC)

Faris ŝajne ĉion krom Kategorio:Polish-Lithuanian Commonwealth historical images, pri kiu mi pensas ke la erojn pli bonu disŝovi en la aliajn kategoriojn. Maksim 19:05, 8. Apr 2008 (UTC)
Dankegon pro la rapida bonago! --Sebastian 02:33, 11. Apr 2008 (UTC)

Riproĉigo[redakti fonton]

Estimata, de kie vi prenis la vorton riproĉigo (geometrio) ? 'riproĉ'i' havas alian signifon en Esperanto (la sola kiun mi trovas en PIV). Kiu enkondukis tiun alian signifon ? kun kia pravigo ? Arno Lagrange @ 05:18, 16. Apr 2008 (UTC)

Jes, la uzo de la vorto estas stranga. Ĝi estas traduko de la angla "snub", kiu estas uzata por la aĵoj.
La alia vorto "Курносый" (vidu en ru:Полуправильный многогранник) estas uzata en la rusa, ĝia traduko estas proksimume "longo-malrekto-naza".
Do mi fakte ne havas ideon kiel nomi ĉi tion pli bone. Maksim 07:51, 27. Apr 2008 (UTC)

TVN24[redakti fonton]

Dankon por Via reakcio ĉe nova artikolo (TVN24) de mi. Tamen mi devis malfari Vian kontribuaĵon, ĉar mi ĵus ekkreis artikolon pri informa televido. --Fiskot (diskuto) 19:30, 16. Maj 2008 (UTC)

?[redakti fonton]

Ĉu ekzistas ekvivalento al via laboro en la angla aŭ vi faras nur superfluajn artikolojn, alidirektilojn? Narvalo 19:37, 20. Maj 2008 (UTC)

Pri kio ĝuste temas? Se pri la lastaj tabeloj de unikodaj literoj, ili iel malsame estas ĉi tie: [1]. Maksim 19:41, 20. Maj 2008 (UTC)


Filmo de Möbius kaj Möbiusbendo[redakti fonton]

Kompreneble mi konsideras ambaŭ artikolojn ne forigendajn, sed unuigendajn kaj me ne scias kiamaniere averti pri tio. Mi sendos (klopodos sendi tiun averton al ambaŭ aŭtoroj, ĉar mi tute ne kompetentas pri la temo, sed komprenetas, ke temas pri la sama koncepto.--kani 22:59, 22. Jun 2008 (UTC)

Jes, okazis bedaŭrinde. Mi prenis kiel eblas pli multon el unu artikolo kaj metis en la alian. Maksim 20:42, 24. Jun 2008 (UTC)

Template:Grekaj_literoj[redakti fonton]

Yekrats destroyed your edits, especially spelling corrections. Please restore previous form of template except Yot not approved here. Thanks. Yekrats protected template, but I hope that you can overcome this. CBMIBM 11:12, 25. Jun 2008 (UTC)

German strict admins allows Heta in their templates:

Please restore Heta here: Template:Grekaj literoj Thanks. Only Yot is purged across wikis, not Heta. Heta article is approved - see here: Heto 91.94.85.123 17:08, 26. Jun 2008 (UTC)

This is no longer needed - heta disappeared from article table. 87.96.32.168 09:39, 28. Jun 2008 (UTC)

Flagodosieroj kun esperantaj aŭ kun anglaj nomoj[redakti fonton]

Kara Maksim,

vi kundiskutis pri la temo Naciaj flagoj kun esperantaj dosieraj nomoj, sed ne tutklare prenis starpunkton. Ĉu vi volus konkretigi, ĉu vi subtenas aŭ tute kontraŭas la proponon de Thomas Pusch, por fini la diskuton?

Aidas 15:35, 28. Jun 2008 (UTC)

[redakti fonton]

ⅾ tiu ĉi direktas en la angla al 500. Mi ne komprenas viajn superfluajn alidirektadojn. Narvalo 19:25, 8. Jul 2008 (UTC)

En artikolo Romiaj ciferoj estas priskribo de ĉi tiuj aldonaj unikodaj signoj, do mi alidirektis tien. Maksim 19:47, 8. Jul 2008 (UTC)

Novaj ŝablonoj[redakti fonton]

Kreante ŝablonon (aŭ importante ĝin ĉi tien ) bonvolu provizi dokumentadon por sciigi por kio ĝi utilas kaj kiel uzi ĝin. (Ekzemple {{DOI}}). Dankas Arno Lagrange @ 11:21, 13. Jul 2008 (UTC)

Jes, vi pravas. Mi faris. Maksim 13:40, 13. Jul 2008 (UTC)
Saluton, Maksim. Mi ĵus iom rearanĝis la dokumentadon. Nun la subpaĝo nomiĝas dokumentado, por akiri unuecon ĉi tie. Kaj mi ŝanĝis iom la enplektadon de ĝi en la ŝablonon per uzo de la ŝablono {{dok}}. Kore --Tlustulimu 14:02, 13. Jul 2008 (UTC)

Matematikaj artikoloj[redakti fonton]

hazarde superrigardinte artikolon Preskaŭ ĉiuj mi rimarkis ke enestas teruraj lingvoeraroj. Ĉu ĉiuj matematikaj artikoloj estas tiel senzorge verkitaj ? Giganta estas do la korektotasko ! Arno Lagrange @ 20:32, 26. Aŭg 2008 (UTC)

Ĉi tiu eraro, kiun vi korektigis, estis de mia ne sufiĉa atentemo. Mi esperas la eraroj estas ne tro multaj. Maksim 03:57, 27. Aŭg 2008 (UTC)
Bone. esperinde jes ne estas tro multaj eraroj ... AL @ 06:29, 27. Aŭg 2008 (UTC)

Ideografia vikiarbo[redakti fonton]

Saluton, mi vidas, ke dum tempo vi enmetas multajn artikolojn pri matematiko, pri kiuj mi tute nenion komprenas, ĉar mi estas malfakulo pri tia temo. Mi dum monatoj klopodis bluigi la ĝistiamajn ruĝajn ligilojn en la Ideografia vikiarbo kaj nun la aspekto sufiĉe ŝanĝiĝis, tamen estus bone, ke ĉio bluiĝu, ĉu ne? Ekzemple pri matematiko estas nur malmultaj artikoloj ankoraŭ ruĝe, kiel en la tabeleto 1.6 Abstrakta mondo la estontaj artikoloj Spaco en matematiko, Spaco en FizikoSurfaco. Krome estas aliaj pri Fiziko aŭ Kemio en la 1.1 kaj 1.2, sed tio eble jam ne estas via fako. Ĉu vi volos iam dediĉi iomete da tempo al tiuj tri artikoloj? Mi serĉas aliajn fakulojn pri la ankoraŭ malmultaj mankantaj temoj. Ofte alidirektilo sufiĉas.--kani 23:43, 10. Okt 2008 (UTC)

Mi skribos artikolon surfaco. Pri spacoj, ŝajne malfacilas skribi artikolojn spaco en matematiko, spaco en Fiziko. Mi proponas ŝanĝi la vikiarbon, elektinte la aliajn specojn de spacoj, vidu en arikolo spaco. Maksim 13:00, 11. Okt 2008 (UTC)

Your bot request on fr WP[redakti fonton]

Hello, could you please let your bot do 30-40 edits on fr:wikipedia? It is very dificult to have an opinion about it without that. Thanks in advance. Clem23 14:39, 8. Nov 2008 (UTC)

Farite. Maksim 17:24, 8. Nov 2008 (UTC)

´::Statut granted. BR. Clem23 12:47, 16. Nov 2008 (UTC)

Dankon! Maksim 19:28, 16. Nov 2008 (UTC)

Peto pri gramatikkontrolado[redakti fonton]

Saluton Maksim,

Ĉu vi povus ŝanĝi ĉiujn "fruktarberoj" al "fruktarbaroj" ? Mi faris la saman stultan eraron en multaj artikoloj. Dankeme, Thomas Guibal 20:28, 19. Nov 2008 (UTC)

Bone, baldaŭ mi ĉi tion faros. Maksim 20:50, 19. Nov 2008 (UTC)

Peto esti revizianto[redakti fonton]

Mi rajtdonis al vi la statuson de revizianto, laŭ via peto. Ĝuu! -- Yekrats 20:57, 19. Nov 2008 (UTC)

Dankon!Maksim 21:03, 19. Nov 2008 (UTC)

Bot mess[redakti fonton]

Hi Maksim, i changed the code. These pages need to be checked (are directs and have interwiki links). Good luck, Multichill 12:34, 23. Nov 2008 (UTC)

Dosiero:Anglespeed1.png ktp.[redakti fonton]

Saluton, Maksim. Ĉu vi jam konas la ŝablonon {{Informo por dosiero}}? Ĝi estas uzeblaj sur bildaj paĝoj. Malplene ĝi aspektas jene:

{{Informo por dosiero
|priskribo=
|fonto=
|aŭtoro=
|dato=
|permeso=
|aliaj versioj=
|rimarkoj=
}}

Uzoekzemploj ekzistas jam kelkaj. Ĉe la parametro permeso estas du eblecoj:

  • meti la licencan ŝablonon rekte tien
  • skribi tien: vidi malsupre kaj skribi la licencan ŝablonon sub la tutan ŝablonon

Mi mem ofte uzas la duan eblecon, sed tio ne estas deviga. Nur necesas, ke estu menciita unu licenco. La kategorio Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj enhavas kelkajn uzeblajn ŝablonojn.

Mi ĵus aranĝis la menciitan aldoneton al la novaj bildoj. Sed mi petas vin, ke vi estonte mem faru tion, se eblas. Se vi bezonas plian ŝablonon por tio, bonvolu peti la vikipediistojn de la ŝabalona projekto, por eviti duplikatojn. Kore --Tlustulimu 21:53, 26. Nov 2008 (UTC)

Bone, mi penos uzi la ŝablonon. Maksim 20:13, 27. Nov 2008 (UTC)

Kategorioj Lagoj de... > Lagoj en...[redakti fonton]

Kara Maksim,

ĉu via roboto povus ŝovi la paĝojn de iuj lagoj de la kategorio "Lagoj de Norvegio" al "Lagoj en Norvegio" kaj de "Lagoj de Nov-Zelando" al "Lagoj en Nov-Zelando"? Vi certe memoras la diskuton ĉu geografiaj, laŭlandaj kategorionomoj uzu la vorteton "de" aŭ "en", kio finiĝis favore al "en", sed multaj geografiaj, laŭlandaj kategorionomoj ankoraŭ ne estas adaptitaj - Ofte adapto simplas, ĉar en la kategorio nur estas manpleno da artikoloj, sed en la du supraj kategorioj estas tiom da artikoloj, ke permana ŝovado estus teda...

Mi nun ekvojas al silvestra renkontiĝo (ne-esperantista), sed rehejmos la 2-an de januaro. Se estas iuj demandoj, mi respondos tiam. Se ne estas demando, mi simple jam nun antaŭdeziras al vi bonan komenciĝon de la nova jaro!

ThomasPusch 13:45, 27. Dec 2008 (UTC)

PS: La samo validas por la du pliaj kategorioj "Lagoj de Rusio" (al "Lagoj en Rusio") kaj "Lagoj de Svedio" al ("Lagoj en Svedio")...

Farite.http://wiki.apertium.org/wiki/English_and_Esperanto/Regression_tests Bonan komencon de la nova jaro! Maksim 11:27, 7. Jan 2009 (UTC)

Maksim, ĉu vi ŝatus kunlabori rilate al vikipedia tradukado?[redakti fonton]

Kara Maksim, eble vi rimarkis ke mi faradas maŝintradukado al Esperanto. Unu el miaj celoj estas ke esperantaj vikipediistoj povu facile ricevi tradukitan version de la fontokodo de anglalingva, katalunlingva aŭ hispanligva versio de artikolo. Ĝuste nun eblas traduki HTML-paĝojn, sed la ideo estus ke la servo donu la vikipedian fontokodon. Mi pripensus ĉu vi ŝatus kunlabori, aŭ pere de speciala vortlisto kun matematikaj terminoj, aŭ pere de konsiloj aŭ eĉ programado de tradukilo por vikipedia fontokodo? --Jacob Nordfalk 03:45, 17. Feb 2009 (UTC)


Шаблон Urbo de Rusio[redakti fonton]

Добрый день, Maksim! Надеюсь, Вас не смущает, что я пишу по-русски - я печатаю вслепую только на этом языке, а это очень экономит время. В своё время вы создали шаблон Ŝablono:Rusia urbo gm, а также большое количество статей по городам России - хорошая основа для дальнейшей работы. Приступив недавно к работе в ЭО-Википедии, я решил упорядочить и дополнить информацию по России, начав с шаблонов - по федеральным округам, субъектам Федерации и т.д. Дойдя до городов, хотел использовать вашшаблон, но, мне кажется, что стоит его немного усовершенствовать. Хорошо бы добавить рядом с гербом также и флаг (они теперь есть у многих городов, скоро будут у всех - закон обязывает), добавить ещё ряд позиций (города-побратимы, глава города, плотность населения, площадь и т.п.) и, главное, создать варианты для выбора субъекта Федерации, на территории которого расположен город. Общее слово regiono, на мой взгляд, не совсем подходит, поскольку им же обозначается один из видов субъектов РФ - край. Хорошо бы также сделать, чтобы незаполненные поля не выводились в статье - как это реализовано в шаблоне Ŝablono:Urbokadro. Я пробовал кое-что сделать в своём Vikipediisto:RG72/Provejo, но не силён в программных кодах, а потому просил бы Вашей помощи. Отшлифовав этот шаблон, можно было бы проставить его во всех существующих статьях по городам России, а затем перейти к созданию новых. В России, по-моему, не более 400 городов, так что я мог бы справиться в течение года-полутора. Словом, обращаюсь к Вам за помощью. Если, конечно, это Вам ещё интересно.--RG72 16:29, 19. Feb 2009 (UTC)

Добрый день! Ŝablono:Rusia urbo gm сделан ужасно, я предлагаю в статьях про города России использовать Ŝablono:Urbokadro. Про слово regiono или что вместо него я не знаю как быть, но в Urbokadro вполне можно добавить ещё параметры если нужны, например subjekto. Названия добавленных параметров не должны быть слишком явно ориентированы на Россию! Нужно ли делать специальный шаблон - не знаю, тогда за основу я взял бы Urbokadro.
В России примерно 1100 городов, я 3 года назад сделал стаьи про все, но с тех пор могло появиться несколько новых городов. Вообще статьи про города хорошо бы по улучшать. Maksim 17:52, 20. Feb 2009 (UTC)

Ekde kiam homo estas lando?[redakti fonton]

Via roboto enkategoriis homon en kategorion pri landoj. Nekredebla. Vidu jen: homo estas lando! Kerio 07:20, 8. Mar 2009 (UTC)

Estis ĉi tio, nun plu ĉi tio ne estas farata. Maksim 22:06, 9. Mar 2009 (UTC)

Ŝablono:Informkesto kemia elemento/provejo[redakti fonton]

Saluton, Maksim. Mi ĵus vidis en lastaj ŝanĝoj, ke vi okupiĝis pri artikoloj, kiuj temas pri izotopoj. Ĉu vi eventuale havus proponojn por la proveja ŝablono Ŝablono:Informkesto kemia elemento/provejo? Se jes, vi ja povas skribin ilin en la tiean diskutopaĝon. Kore --Tlustulimu 19:16, 24. Mar 2009 (UTC)

(+) Dankon pro la ĵusa traduko de kelkaj sorabaj vortoj en la antaŭe nomita ŝablono. Mi eĉ ne imagis, ke vi komprenus tion, ĉar la soraba ja estas okcidentslava lingvo. Kore --Tlustulimu 19:30, 24. Mar 2009 (UTC)
Saluton! Mi ion korektis, sed pri kemio mi ne sufiĉe scias por ĉion skribi. En la soraba mi ion komprenas, ĝi ne estas tute malsama de la rusa. Maksim 19:36, 24. Mar 2009 (UTC)
Saluton, Maksim. Ĉu vi havus ideon, kiel ni nun traktu la aferon pri ĉi tiu ŝablono, ĉar Kerio ja fakte preskaŭ superfluigis ĝin? Sed tamen ĝi pli plaĉas al mi, ĉar ĝi pli bone povus (post aldono de pliaj subŝablonoj laŭ hsb:Předłoha:Infokašćik chemiski element) aranĝi la informojn pri izotopoj (vidu Hidrogeno). Krome la nuna ŝablono ne ebligas informi pri danĝeroj de la elemento. - Jam estas la dua fojo, ke li ignoris diskutadon pri iu ŝablono (vidu Ŝablona diskuto:Informkesto etnaj grupoj; mi tie provis plani kompremisan ŝablonon), kvazaŭ ni ne havus sufiĉe da tempo por evolu ŝablonojn. Kore --Tlustulimu 09:56, 30. Mar 2009 (UTC)
(+) Mi ĵus tradukis ŝablonon por informoj pri izotopoj: Ŝablono:Informkesto kemia elemento/izotopo el hsb:Předłoha:Infokašćik chemiski element/Izotop. Kore --Tlustulimu 10:42, 30. Mar 2009 (UTC)
Mi rigardis la ŝablonon Ŝablono:Informkesto kemia elemento/izotopo kaj aldonis specojn de la disfalado. Maksim 19:36, 5. Apr 2009 (UTC)
Dankon, Maksim. Tio estas bona ideo. Kore --Tlustulimu 20:58, 5. Apr 2009 (UTC)

Kategorioj[redakti fonton]

Saluton Maksim. Dankon pro via tre utila laboro pri la normaligo de la kategorioj! Sed en unu malgranda escepta okazo mi ne samopinias kun vi. Tute prave Kirnberger-agordo, Vallotti-agordo k.s. aperu en la (plurala) kategorio Kategorio:Agordoj (muziko), ĉar temas pri konkretaj specoj de agordoj. Sed Pianagordisto ne estas speco da agordo, sed io kio rilatas al agordoj. Kaj ĝuste por tiaj okazoj ekzistu la singulara kategorio Kategorio:Agordo (muziko). Vidu en Vikipedio:Nomoj de kategorioj#Ĝenerale kaj en Helpo:Kategorioj#La du bazaj specoj. Ankaŭ Agordofajfilo laŭ mi ne apartenas al la plurala kategorio, sed al la singulara. Ĉu vi samopinias? Amike, --PaulP - Disk. 07:41, 19. Maj 2009 (UTC)

Jes mi komprenas, ke ĉi tiu kunekzisto de du kategorioj estas vera kaj jes, estu ili du. Kvankam mi plejofte opinias ke ĉi tio estas tro komplika kaj ĉion kolektas en unu kategorion. Maksim 17:59, 19. Maj 2009 (UTC)

Dankon![redakti fonton]

Dankon pro via bonega laboro pri la Nobelpremiitoj. Mi jam ofte volis ekataki tiun taskon, sed sen roboto tio estas apenaŭ farebla. Ĉu vi povos fari same pri ekzemple Kategorio:Nobelpremio pri literaturo -> Kategorio:Nobel-premiitoj pri literaturo, Kategorio:Nobel-Premio pri Paco -> Kategorio:Nobel-premiitoj pri paco ktp? --PaulP 08:15, 22. Maj 2009 (UTC)

Farita. Maksim 20:54, 22. Maj 2009 (UTC)
Dankegon!!! --PaulP@diskkont 21:09, 22. Maj 2009 (UTC)

Kasteloj[redakti fonton]

Saluton Maksim, ĉu vi ne eraras pri via ĵusa forigpropono pri kasteloj? Vidu kion diras la regularo: Kategorioj prefere havu la formon "X de Y"; nur kiam X estas naturaĵo kaj Y estas politika unuo aŭ kontinento, oni uzu "en" anstataŭe. En la supre menciita kazo oni do preferu "riveroj en Kanado", ĉar riveroj estas naturaĵoj kaj Kanado estas politika unuo. Aliflanke oni uzu "urboj de Kanado" kaj ne "urboj en Kanado", ĉar urboj ne estas naturaĵoj. Kore, --PaulP@diskkont 20:27, 22. Maj 2009 (UTC)

Saluton! Fakte jes, laŭ la regulo la "de" kategorioj estas preferataj. Ĉu do movi ĉiujn artikolojn? Maksim 20:31, 22. Maj 2009 (UTC)
Jes, estus tre bele se via roboto povus fari tion. Estas multaj tiaj eraraj kategorioj: Belgio, Alzaco, Ĉeĥio ... --PaulP@diskkont 20:34, 22. Maj 2009 (UTC)
Pri konstrŭaĵoj ŝajne la tasko estas plenumita. Maksim 22:15, 22. Maj 2009 (UTC)

forigado de simile nomitaj kategorioj[redakti fonton]

Maksim, mi ne same opinias kun via propodo de forigado de simile nomitaj kategorioj. Vidante, ke ili enhavas ŝablonon, ke tiu ĉi kategorio estas alidirektita, mi opinis, ke tiaj "mise nomitaj" kategorioj povas esti utilaj pro alia kaŭzo. Se oni enkategorios ion al tiu kategorio, oni povas facile ekkonstati, ke ekzistas alia, kiu estas "ĉefa" kategorio. Foriginte ilin povas estiĝi du (aŭ pluraj) simile nomitaj kategorioj. Kerio 07:16, 23. Maj 2009 (UTC)

Problemo estas pri interviki-ligiloj de la kategorioj. Se rigardi historiojn de la du kategorioj, ofte videblas ke interviki-ligiloj estas renovigataj ĉe la mise nomata kategorio, sed ĉe la vera ili ne estas renovigataj. Rigardu ekzemple historiojn de Kategorio:Iamaj ŝtatoj de Azio kaj Kategorio:Pereintaj ŝtatoj de Azio. Pro ĉi tio mi proponas forigi ĉiujn mise nomitajn kategoriojn. Maksim 11:57, 23. Maj 2009 (UTC)
Mi aldonis tiun argumenton al la listo, kiu nun ekzistas en la diskutejo. --PaulP@diskkont 13:11, 23. Maj 2009 (UTC)

Vortaroj[redakti fonton]

Saluton Maksim, jen plia laboreto por via roboto. Ĉiuj artikoloj en Kategorio:Esperanto-vortaro devus esti movitaj al Kategorio:Esperanto-vortaroj. Dankon! --PaulP@diskkont 19:33, 27. Maj 2009 (UTC)

Farita. Maksim 20:10, 27. Maj 2009 (UTC)

Homela regiono[redakti fonton]

Если можно, проверьте, пожалуйста, правильность наименований статей в этой категории - что-то я не уверен в их точной эсперантизации, а лучше бы это сделать человеку, знающему русский (или белорусский) язык. Я бы потом соорудил для этих статей единый шаблон.--RG72 18:31, 29. Maj 2009 (UTC)

К сожалению, в белорусском произношении я совершенно не специалист и толком проверить не могу. Единственное замеченное - Naroula distrikto - почему не Naroŭla distrikto? Maksim 20:35, 29. Maj 2009 (UTC)

Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Komunumoj_de_departemento_Szabolcs-Szatmár-Bereg[redakti fonton]

Kara Maksim, bv. rigardi la ĉi-supran peton. Ĉu farebla/farinda per via roboto? Dankon. --PaulP@diskkont 10:45, 31. Maj 2009 (UTC)

La roboto ne estas administranto, pro tio ĝi ne povas forigi artikolojn. Maksim 16:30, 31. Maj 2009 (UTC)
Mi komprenas. Ĉu ekzistas robotoj, kiuj ja havas administrajn rajtojn? Se ne, mi provos dividi la taskon inter ĉiuj administrantoj. Ĉiu viŝu 50 artikolojn :-) --PaulP@diskkont 16:40, 31. Maj 2009 (UTC)
Jes, ekzistas. Vidu en la listo [2]. Maksim 16:49, 31. Maj 2009 (UTC)

varmodinamiko kaj termodinamiko[redakti fonton]

Saluton Maksim mi ekvidis ke vi kreis Nula leĝo de varmodinamiko kaj temo de artikolo uzas malpopularan vorton "varmodinamiko" anstataŭ termodinamiko. Mi ne scias kiu vorto estas pli bona, sed mi pensas ke oni devus uzi unu el ili konsekvence. Ĉiu el vortoj havas siajn avantaĝojn. Mi volus verki apartajn artikolojn pri termodnamika/varmodniamika leĝoj kaj volus uzi korektan nomon de tiu fako en esperanto --Arkadiusz Zychewicz 11:58, 23. Jun 2009 (UTC)

Ĉi tio estas komplika demando. Mia elekto de la vorto estas pro tio ke mi ĝenerale ne tre ŝatas neologismojn kaj pro tio uzis la vorton el du malnovaj radikoj "varm" + "dinamik". Maksim 21:22, 23. Jun 2009 (UTC)
Mi pensas, ke argumentoj por termodinamiko estas facile komprenebla por neesperantistoj kaj multaj uzata ol varmodinamiko argumentoj kontraŭ povus esti ke estas kontraŭ reguloj, ĉar povas verki vorton "varmodinamiko" el ekzistantaj radikoj. Mi ne havas opinion, mi uzis vorton "termodinamiko" ĉar egzistas multajn artikolojn kun tiu vorto. Sed kiu povas decidi kiu vorto uzas en Vikipedio? --Arkadiusz Zychewicz 11:40, 24. Jun 2009 (UTC)
en reta vortaro estas nur termodinamiko http://www.reta-vortaro.de/revo/art/termodinamik.html#termodinamik.0o --Arkadiusz Zychewicz 19:28, 5. Jul 2009 (UTC)

Ĝemela prima konjekto[redakti fonton]

Mi volus proponi novan titolon por Ĝemela prima konjekto eble Konjekto pri ĝemelaj primoj estus pli komprenebla?

Pli bone uzi vorton "konjekto" aŭ "hipotezo"? --Arkadiusz Zychewicz 14:56, 30. Jun 2009 (UTC)

Jes, via propono por la nova titolo laŭ mi estas bona. Pri konjekto kaj hipotezo - ili estas iom malsamaj. Konjekto ŝajnas al esti vera, en pli granda grado ol hipotezo. Maksim 03:05, 1. Jul 2009 (UTC)

Eraroj en NGC-objektoj[redakti fonton]

Saluton, Maksim. Mi ĵus konstatis erareton en multaj NGC objektoj kiuj estis trovitaj dum la monato de februaro, kie la monato estas literumita "fabruaro". Ekzemple, NGC 558 ktp. Mi trovis unun el ili, kaj poste trovis la jenajn ligilojn:

Ĉu eblas MaksimBot korekti ĉi tiun eraron? Verŝajne permana riparado estus tro teda. Kore salutas Yekrats 10:44, 2. Jul 2009 (UTC).

Farita. Maksim 18:17, 4. Jul 2009 (UTC)

Historio de baleto[redakti fonton]

Saluton. Mi korektetas vian ĵusan enorman artikolon. mi trairas ankoraŭ la mezon, ĉar estas tre interesa artikolo. Mi korektetis kelkajn tajperarojn, akuzativojn aŭ iĝi kun akuzativo ktp. Mi havas proponon, ĉar aperas ofte la vorto dancoordigo eĉ kiel farota artikolo, kial ne ŝanĝi al dancordigo?, ĉar laŭ mia memoro la finaĵo -o restas en kunmetaĵo se necesas por prononcado aŭ eble por rekoni la vortoklason, sed ĉi tie laŭ mi ne estus necesa kaj dancordo estas taŭga vorto, kiun ĉiu rekonus.--kani 17:14, 8. Jul 2009 (UTC)

Dankon pro la korektoj. Bone, estu dancordigo. Maksim 02:57, 9. Jul 2009 (UTC)

Markitaj versioj[redakti fonton]

Mi ne komprenis tion: kial tiu versio estas en la artikolo, kaj tiu estas malneto? Ĉu ĝi estas malĝusta? CasteloBrancodiskuto 19:44, 23. Aŭg 2009 (UTC)

Pri Nilo Peçanha - rigardu la historion [3]. Tie estas markita versio 12:55, 29. Jun 2009 ... [reviziita de Yekrats], sed ĝi estas ne la lasta. Pro ĉi tio estas la priskribo kiel "malneto" de la lasta versio. Maksim 18:27, 25. Aŭg 2009 (UTC)
Do kiam la paĝo ne estas reviziita de neniu, ĝi ne havas malneton, ĉu ne? Kaj kiu markas la versiojn? Ĉu aliaj vikipediistoj? Ĉu mi devis fari ĝin? Dankon. CasteloBrancodiskuto 19:12, 25. Aŭg 2009 (UTC)
Pri tio kiu faras reviziojn vidu en la regularo: Helpo:Markitaj_versioj#Reviziantoj. Maksim 18:51, 27. Aŭg 2009 (UTC)

Aktualigo pri nombroj de loĝantoj en artikoloj pri komunumoj, distriktoj ktp.[redakti fonton]

Kara Maksim,

bonvolu atenti la ĵusan diskuteron "Vikiprojektoj". Eble vi povas helpi...

ThomasPusch 11:27, 2. Nov 2009 (UTC)

Jes, ĵus mi volis skribi al vi la pri la sama punkto. --Esperantst 17:47, 2. Nov 2009 (UTC)

SVG-bildoj[redakti fonton]

kara! bonvolu atenti ke SVG-bildoj (mapoj skemoj, ...) estas tradukeblaj. Anstataŭ ligi al nacilingvaj, bv konsideri esperantigi ilin. eekzemple ĉe Stratosfero Dankas pro la atento Arno Lagrange @ 21:27, 9. Nov 2009 (UTC)

Jes, mi scias kaj iam faras ĉi tion, ekzemple Dosiero:World line2-eo.svg, tamen ĉi tio estas sufiĉe longa afero kaj mi ne ĉiam pretas okupiĝi pri ĉi tio. Maksim 18:21, 10. Nov 2009 (UTC)

Vikifontaro[redakti fonton]

Kara amiko, ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontaro. Ĉu eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston[4] de partoprenontoj de la projekto? Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 04:37, 24. Dec 2009 (UTC)

Adverto[redakti fonton]

--→ Airon90

Mi atentigas vin pri [5], eble vi povas helpi al Umberto. Narvalo 19:28, 5. Jan 2010 (UTC)

Selekti-elekti // robotaj ŝanĝoj[redakti fonton]

Saluton, kaj dankon pro via respondo. La necesajn ŝanĝojn en la titolo "[S]elektitaj grupaj ekspozicioj", kiu ofte aperis en artikolojn pri hungaraj artistoj, mi jam mane faris. Sed restas jenaj ŝanĝoj, kiujn mi jam diskutigis en Laboro por robotoj:

  • "datas el " --> "datiĝas el " (570 okazoj)
  • "datas de " --> "datiĝas de " (125 okazoj)

(Komparu ankaŭ Vikipediista_diskuto:Yekrats#Ebla_tasko_por_roboto.

Dankon pro la informo, ke necesas anonci tion en la diskutejo; mi opiniis, ke "Laboro por robotoj" estas la taŭga loko. Mi faros tiun ĉi anoncon kaj tiam rekontaktos vin.

Umbert' 17:21, 6. Jan 2010 (UTC)

Ŝablono:Lin mald[redakti fonton]

Saluton, Maksim. Mi hieraŭ vidis, ke vi kreis la ŝablonon {{Lin mald}}. Sed mi ne komprenas ĝian titolon. Ĉu ĝi estas iu mallongigo? Kore --Tlustulimu 14:58, 3. Mar 2010 (UTC)

Jes, ĝi estas mallongigo de "de linio maldekstra parto", analoge al la angla en:Template:Str left. Maksim 13:32, 6. Mar 2010 (UTC)
Saluton, Maksim. Dankon pro via respondo. Kiujn esperantigojn vi proponus por la jenaj ŝablonoj:
Tiam ni povus transpreni la aldonon de hsb:Změń předłohu al ĝia esperanto-versio {{Ŝanĝu ŝablonon}}. Ĝi koncernas la aŭtomatan ligilon al la koncerna helpo-paĝo. Kore --Tlustulimu 13:48, 6. Mar 2010 (UTC)
Saluton! "Str find" povus esti ekzemple "Lin serĉi", "Str len" - "Lin longo", "/logic" - "/logiko", "/core" - "/kerno". Maksim 19:04, 6. Mar 2010 (UTC)
Saluton, Maksim. Dankon pro via propono. Kore --Tlustulimu 21:31, 6. Mar 2010 (UTC)

Kial "CW komplekso‎"?[redakti fonton]

Saluton, vi ĵus kreis pludirektilon de "CW komplekso" al CW-komplekso. Tion mi ne komprenas, ĉar "CW komplekso" ne estas laŭ la gramatiko de Esperanto (povus esti "CW-a komplekso"). Mi iom timas, ke kreado de misgramatikaj pludirektiloj kreas la impreson, ke en Esperanto ne ekzistas veraj gramatikaj reguloj, aŭ ke ĉiu povas krei siajn. Kion vi opinias pri tio? (Krome, la frazo "CW staras por fermaĵo-finia malforta" ne estas komprenebla, se oni ne scias la anglajn vortojn closed kaj weak.) – Umbert' 22:14, 15. Mar 2010 (UTC)

Saluton! Pri "CW komplekso" vi pravas, ĝi ne estas bona, tamen estas pluraj ligiloj al ĝi. Pri "CW" mi aldonis priskribon. Maksim 22:20, 15. Mar 2010 (UTC)
Dankon pro la klarigo kaj la aldono. – Umbert' 22:31, 15. Mar 2010 (UTC)

Ŝablonoj pri la Monato de Vikipedio[redakti fonton]

Saluton Maksim, por atentigi pri la konkurso Monato de Vikipedio, kiu celas plialtigi la kvaliton de la 1000 plej gravaj artikoloj, mi ŝatus marki la konkursajn artikolojn per unulinia ŝablona kesto kiu informas ke plibonigante tiun artikolon dum aprilo 2010 oni povas partopreni en la konkurso - kaj donas ligilon al la paĝo kun informoj pri ĝi. Ĉar la premioj en la konkurso estas multaj kaj valoraj, mi pensas ke tio povus instigi al plia aktiveco homojn, kiuj jam kun intenco eble iom kontribui venis al unu konkreta el tiuj artikoloj. Kaj ĉar mem en la konkursa ĵurio troviĝas sep aktivaj vikipediistoj, el kiuj kelkaj estas eĉ administrantoj, mi pensas ke tia atentigo pri la konkurso ne vekus protestojn ĉe iuj vikipediistoj - ja finfine temas pri iniciato kie iuj per propra mono strebas helpi al evoluo de tiu ĉi projekto. Do kaj ĉar mi rimarkas ke via roboto Maksimbot estas sufiĉe aktiva, mi ŝatus peti vin, ĉu vi povus pere de ĝi aldonon de tia ŝablono efektivigi. Mi eventuale mem povus la ŝablonon verki, tiel ke vi zorgu nur pri la programado. Ja mi mem ankaŭ foje faris robotan laboron, sed nuntempe tute ne havas la programojn instalitajn por tio, kaj tial mi preferas peti helpon de vi. Bonvolu reskribi al mi ĉu vi pretas helpi. Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:49, 31. Mar 2010 (UTC)

Vidu nun ankaŭ Vikipedio:Diskutejo#Aprilo estas Monato de Vikipedio - verku kaj gajnu! rilate al tio ĉi. Marek "Blahma" BLAHUŠ 17:49, 1. Apr 2010 (UTC)

Apostrofo[redakti fonton]

Kial via roboto malplaĉas apostrofon? Zuazua 14:03, 7. Apr 2010 (UTC)

Estis peto fari ĉi tiun ŝanĝon. Maksim 08:42, 10. Apr 2010 (UTC)
Ĉu vi povus diri, kie troviĝas la peto, pri kiu vi parolas? Mi trovis nur negativajn reagojn rilataj al tiuj ŝanĝoj. Zuazua 15:19, 10. Apr 2010 (UTC)
[6] Maksim 18:19, 10. Apr 2010 (UTC)
Legu ankaŭ tion: Komenciĝis amasa falsado je "dank' al". Tie vi trovos aliajn opiniojn. Zuazua 04:38, 11. Apr 2010 (UTC)
Jes, certe, estas ankaŭ la alia opinio. Bedaŭrinde, la voĉoj kontraŭ la ŝanĝoj aperis nur post kiam la ŝanĝoj estis faritaj. Maksim 10:21, 11. Apr 2010 (UTC)

<references />[redakti fonton]

Saluton Maksim, mi vidis, ke vi kreis per via roboto paĝojn pri Germanaj komunumoj (ekzemple Lautenbach). Mi vidis ankaŭ, ke (preskaŭ) ĉiuj paĝoj ne enhavas la "references"-markon. Ĉu vi povas uzi vian roboton por enmeti la markon en ĉiuj paĝoj kreitaj de vi, kiuj ne enhavas la markon? Kore, --→ Airon 17:10, 14. Apr 2010 (UTC)

Bone, mi baldaŭ okupiĝos pri ĉi tio. Ĉu meti la eron "<references />" en ĉapitron "== Referencoj ==" ? Maksim 21:04, 14. Apr 2010 (UTC)

Artikoloj ekzistantaj en multaj alilingvaj vikipedioj, sed ne en Esperanto[redakti fonton]

Saluton, Maksim. Mi rimarkis, ke antaŭ kelkaj monatoj vi kreis per roboto la tre utilan liston Vikipedio:Listo de artikoloj kiuj estas en EN kaj DE kaj forestas en EO. Tio okazis en septembro 2009. Mi ne sukcesis trovi antaŭajn versiojn de la sama listo, por kompreni, ĉu rezultoj rimarkinde ŝanĝiĝas en la tempo de kelkaj monatoj. Eble ĝisdatigado povus esti utila, se vi jam havas pretan kodon kaj ĝi ne postulas grandan laboron de vi. :-) Kion vi opinias? Amike, --WinstonSmith 09:30, 5. Maj 2010 (UTC)

Saluton! Bone, baldaŭ mi faros la novan version. Maksim 06:03, 9. Maj 2010 (UTC)
Farita. Maksim 10:43, 10. Maj 2010 (UTC)
Koran dankon. --WinstonSmith 13:02, 11. Maj 2010 (UTC)

Saluton![redakti fonton]

Saluton, mia nomo estas Claudi Balaguer (uzulo Capsot), kaj mi apartenas al la kataluna asocio „Amical de la Viquipèdia”, kiu klopodas esti akceptita kiel sekcio (de Vikimedio) sed ricevis nean respondon pro tio, ke ĝi ne reprezentas Ŝtaton, do ni nun organizas kampanjon por antaŭenpuŝi nian demandon. Mi opinias, ke la Esperanto-movado havas niajn samajn interesojn, kaj la estigo de katalunlingva sekcio povus esti mejloŝtono por la kreado de similaj sekcioj pri aliaj malgrandaj lingvoj kaj senlandaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la romaa). Subtenantoj bonvolu aldoni al sia vikipediista paĝo la ŝablonon {{Wikimedia CAT}} por montri sian subtenon. Antaŭdankon! Capsot 18:27, 12. Jun 2010 (UTC)

Saluton! Mi aldonis la ŝablonon. Maksim 07:28, 13. Jun 2010 (UTC)

Forigo de Insektovoro[redakti fonton]

Forigo
Saluton Maksim, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Jujijo (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Insektovoro".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Arno Lagrange @ 07:31, 24. Jun 2010 (UTC)

Acidmordado[redakti fonton]

Saluton, Maksim. Trafoliumante liston de artikoloj sen intervikiaj ligiloj, por ligi ilin al alilingvaj vikipedioj, mi renkontis la artikolon Acidmordado, kiun vi verkis. Mi bedaŭrinde ne sufiĉe fakas pri la temo por trovi samsignifan esprimon en aliaj lingvoj, sed plej verŝajne ili ekzistas, ĉar ŝajne temas pri komunuza koncepto en materialscienco. Ĉu vi kapablus provizi intervikipediajn ligilojn al la artikolo, aŭ helpi min pri tio, ekz. klarigante kion ekzakte signifas "acidmordado" en aliaj lingvoj? Dankon, plej amike, --WinstonSmith 10:07, 12. Jul 2010 (UTC)

Saluton! Farita. Maksim 18:44, 14. Jul 2010 (UTC)
Dankegon! --WinstonSmith 18:50, 14. Jul 2010 (UTC)

Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj[redakti fonton]

Kara Maksim,

mi prilaboris la ekzistantajn 12 ŝablonojn de metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Germanio, por igi ilin iom pli bone kompreneblaj en Esperanto (ili ja estis ekskluzive en la germana, transprenite el la germanlingva vikipedio). Daŭre ili bone funkcias, do mi ne fuŝis ion. Sed tamen mi konstatis, ke ŝablonoj de metadatumoj pri Bremeno (origine Metadaten Einwohnerzahl DE-HB) kaj pri Saksio-Anhalto (origine Metadaten Einwohnerzahl DE-ST) ŝajne ĝis nun ne kreiĝis, kaj mi faris ilin. Tamen la novaj ŝablonoj pri Bremeno (nur por Bremeno kaj Bremerhaven) kaj por Saksio-Anhalto (por multaj komunumoj) ŝajne ne funkcias, kaj mi ne trovas la eraron. Ĉu vi havas ideon kaj povas helpi?

Cetere al la ruĝlitera "erarotrovilo" Ŝablono:Metadaten Einwohnerzahl DEFehler laŭ nuna stato kondukiĝas nur ses paĝoj, el tute diversaj federaciaj landoj: Bremeno, Montabaur, Amberg (Supra Palatinato), Hofgeismar, Ratzeburg, Unterspreewald (komunumo), neniu el ili en Saksio-Anhalto, sed unu en la lando Bremeno. Ĉu vi povas klarigi kie en tiuj ses kazoj estas la eraro, kaj kiel forigi la fuŝon?

Sincere salutas, ThomasPusch 12:12, 14. Sep 2010 (UTC)

Saluton! En ĉiuj okazoj la kaŭzo estis foresto de preciza koincido inter valoro de parametro federacia_lando kaj iu linio en rekodiga tabelo en la ŝablono. Mi ĉion korektis. Maksim 18:13, 21. Sep 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio[redakti fonton]

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi ne scias, ĉu malantaŭ tio estas nur tragika eraro aŭ malica atako kontraŭ Esperanto. Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita.DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

global bot[redakti fonton]

Hello Maksim, please see meta:Steward requests/Bot status#Removal of global bot status. Thank you! --UV 23:02, 30. Jan 2011 (UTC)

Global bot status removed pending re-activation of bot outside of home wiki. --Mav 13:37, 19 Feb. 2011 (UTC)

Forigo[redakti fonton]

Forigo
Saluton Maksim, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Airon90 (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Ŝablono:Aldonaj eksteraj ligiloj".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

--→ Airon 16:47, 30 Jun. 2011 (UTC)

Maksim-bot[redakti fonton]

Hi,

Your bot hasn't edited fr.wikipedia.org for over a year and may lose its flag there. Would you object ?

Regards, Esprit Fugace 08:35, 27 Okt. 2011 (UTC)

Amikebla nombro[redakti fonton]

Saluton, mi ĵus faris proponon ŝanĝi la titolon de la artikolo pri amikebla nombro, kiun vi kreis. Eble vi volas komenti. – Umbert' 13:03, 8 Jan. 2012 (UTC)

Artikoloj en EN kaj DE sed ne en EO[redakti fonton]

Saluton! Mi vidis ke vi kaj NicoRay estas vickreintoj de tiu paĝo, kiu nun aĝas preskaù du jarojn:

Vikipedio:Listo de artikoloj kiuj estas en EN kaj DE kaj forestas en EO/2010-03-26

Ĉu eblus ĝisdatigi ĝin, forigante la jam strekitajn artikolojn kaj aldonante novajn artikolojn kontrolontajn? Mi ŝatus helpi, sed kredas ke ekzistas roboto por tiu ĉi laboro. Mi ja helpos poste kontroli la artikolojn el la nova listo. Dankon. Ĝis! - SGC.Alex 09:06, 13 Jan. 2012 (UTC)

Informkesto germania komunumo[redakti fonton]

Kara Maksim, mi vidas ke en la e-lingva vikipedio vi ne plu redaktis de post fino de julio 2011, preskaŭ unu jaron. Do mi esperas ke vi entute sukcesas atentiĝi pri tiu-ĉi noto: Aperis problemo pri la tre eleganta sistemo de aŭtomata transpreno de aktualaj nombroj de loĝantoj el malmultaj listoj en unuopajn artikolojn kaj informkestojn, aparte en al informkeston {{Informkesto germania komunumo}}. La bonan sistemon laŭ modelo de alilingvaj vikipedioj laŭdinde instalis vi, kaj longe ĝi funkciis sen fuŝo. Bonvolu rigardi noton pri tio en la vikipedia diskutejo aŭ la jena diskutpaĝo, kaj se vi povas, tre aprezindus opiniesprimo de vi. Dankon, Aidas (diskuto) 11:41, 11 Jun. 2012 (UTC)

Ĉu vi foje povas atenti la diskuton pri pedofilio, kiun mi malfermis[redakti fonton]

Kara, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri pedofilio, kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)

Aldono: Mi devas diri, ke mi ĝis nun ne petis forbaron de Pangea. En sia lasta kontribuo Pangeoa, kiu sin nun sentas atakita, komencas persone insulti min kiel fakatikulo, tio fakte estus kialo por forbaro, kaj se ne estus mia mem la celo de la atako kaj mi do ne devas agi kiel administranto en tiu afero, do se li tiel insultus alian personon, tiam mi forbarintus lin! Tiel mi tion devas lasi al la aliaj administrantoj.DidiWeidmann (diskuto) 21:07, 28 Dec. 2013 (UTC)
Mi legis artikolojn Pedofilio, Pedofilia movado kaj Portalo:Pedofilio (ĉiujn ne tute plene) kaj laŭ unua rigardo ili estas pli-malpli neŭtralaj kaj taŭgaj. La Pedofilia movado estas iom simuila al la franca artikolo. Laŭ mi, ankoraŭ ne estas tro malbona situacio. Maksim (diskuto) 18:24, 29 Dec. 2013 (UTC)

Kial minuskligo?[redakti fonton]

Estimata! Mi scivolas kial vi ade minuskligas kelkajn artikolnomojn, ekz-e ĉe Rejna Federacio, Honora Legio, kaj petas vin ne plu fari tion. Mi jam malfaris kelkajn viajn minuskligojn. Ili rompas la ĝisnunajn konvenciojn kaj sistemecon en esperanta Vikipedio. Se vi preferas alian formon, ekz-e minusklan, tiam bonvolu unue proponi la ŝanĝon en la diskutpaĝo por la artikolo kaj atingi interkonsenton inter la vikipediistoj. Ekz-e la Sankta Romia Imperio estas konsekvence skribita ĝuste tiel en multege da artikoltekstoj, artikolnomoj kaj kategorioj. Se oni decidus ŝanĝi, tiam oni ne nur ŝanĝu en unu aŭ du lokoj, kio ege rompus la sistemecon, sed tiam oni devus ŝanĝi konsekvence en multege da lokoj. Kiu faros tiun laboron? Do, bonvolu: Lasu majusklojn majusklaj, aŭ diskutu antaŭ ŝanĝo. Dankon! – Sincere, Moldur (diskuto) 07:31, 8 Maj. 2014 (UTC)

Bone. Maksim (diskuto) 18:45, 13 Maj. 2014 (UTC)
Dankon. Moldur (diskuto) 19:49, 13 Maj. 2014 (UTC) :-)

Photo usage[redakti fonton]

--- google translate --- Saluton Max,

Mi Laboras en videoludoj kaj volas uzi tiun bildon: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Platypus.jpg

Ĉu vi povas helpi min trovi la originan fotisto (Stefan Kraft) bonvolu? Ĉu vi konas lin? aŭ vi povas memori, kie vi trovis la foton?

Dankon! Sjors Jansen

--- google translate --- Привет Макс,

Я работаю над видеоиграх и хотите использовать это изображение: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Platypus.jpg

Вы можете мне помочь найти оригинальный фотограф (Стефан Крафт), пожалуйста? Вы его знаете? или вы можете вспомнить, где вы нашли картину?

Благодаря! Sjors Янсен

--- original message --- Hi Max,

I'm working on a videogame and want to use this picture: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Platypus.jpg

Can you help me find the original photographer (Stefan Kraft) please? Do you know him? or can you remember where you found the picture?

Thanks! Sjors Jansen

Saluton! Aŭtoro de la dosiero estas de:Benutzer:Stefan7, sed mi lin ne konas. Maksim (diskuto) 13:30, 3 Jun. 2014 (UTC)

Number of Articles[redakti fonton]

Hi, Maksim

I am from Sinhala Wikipedia. Recently the number of our Wikipedia articles have reduced, according to the page count indicators. (This happened in last March.) Did your Wikipedia face this same incident? If you have a time please check this and [reply here]. Thank you.--L Manju (diskuto) 07:05, 25 Jul. 2015 (UTC)

Thank you Maksim:)--L Manju (diskuto) 14:53, 28 Jul. 2015 (UTC)


Ŝanĝo de regiono[redakti fonton]

Saluton Maxim, ni havas problemojn kun la novaj regionoj en Francio. Oni devas ŝanĝi multajn artikolojn. Mi trovis duon automatikan metodon por korigi la artikolojn. Vi povas vidi ŝanĝojn faritajn kaj juĝi la kvaliton de la afero. Vidu ekzemple kontributoj de Pinof en Jura, Yonne, aŭ Côte-d'Or. Sed dum la laboro oni blokas mian konton. Vi povus plirapidigi la agon voĉdonanta en Vikipedio:Roboto/Permespeto. Antaŭdankon. Kore. --pino (diskuto) 08:45, 17 Jan. 2016 (UTC)

Sánta[redakti fonton]

Laŭ mi estas Sánta, ja li estas skulptisto. Tio estas nur ortografia diferenco (Sántha). Se ne alvenas respondo de Zetey, estu "Sánta".--Crosstor (diskuto) 15:35, 31 Jan. 2016 (UTC)

Vikimedia Komunejo[redakti fonton]

Saluton. Mi sendis vian dosieron al Vikimedia Komunejo: File:Vektora bildo, ekzemplo.png. Ĉu vi volus aldoni permesilon; Krea Komunaĵo? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:32, 2 maj. 2016 (UTC)

Aldonis cc-by-sa-3.0. Maksim (diskuto) 19:03, 30 aŭg. 2016 (UTC)

Kategoriigo[redakti fonton]

Uzanto-Diskuto:Maksim3#Kategoriigo. Gamliel Fiŝkin 19:53, 30 aŭg. 2016 (UTC)

Statoro[redakti fonton]

Forigo
Saluton Maksim, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Gamliel Fishkin (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Statoro".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.