Sensa analizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sensaj Analizoj)

Per sensa analizo eblas statistiki la sensojn de konsumantoj pri diversaj produktoj.

La sensoj[redakti | redakti fonton]

La kvin sensoj estas vido, aŭdo, flaro, gusto kaj tuŝo. Tiuj sensoj uzas organojn kiuj estas okuloj, oreloj, nazo, buŝo aŭ precize langaj papiloj kaj haŭto. Tiuj organoj konsistas el receptoraj ĉeloj kiuj transmetas al la cerbo informojn. Tiuj informoj estas analizitaj de la cerbo kiu povas respondi laŭ la naturo kaj la intenseco de la stimulo.

Sensa analizo[redakti | redakti fonton]

La sensa analizo uzas la sensojn de la konsumantoj kiel ilon de analizo. Tiel eblas scii ĉu produkto havas belan sonon, ĝustan salan guston aŭ la plej agrablan odoron inter kelkaj aliaj.

Sensa analizo estas uzebla en diversaj artoj kaj industrioj: la plej malnova uzado estas por la kosmetikaj kaj nutraĵaj produktoj. Ĝi ankaŭ multe evoluas en aliaj industrioj kiel aŭtomobiloj. Tiel eblas aŭdi ĉu la bruo de la pordo estas agrabla. La bruo povas dependi ĉu la veturilo estas malgranda kaj urba veturilo aŭ ĉu ĝi estas granda kaj montara veturilo. Ankaŭ eblas testi la odoron de ladaj seĝoj en aŭtomobilo. Gravas scii por kiuj personoj la aŭtomobilo estas destinata.

Sensa analizo en nutraĵa industrio[redakti | redakti fonton]

Lokoj[redakti | redakti fonton]

La gustumistoj sidas en neŭtrala loko kie estas kontrolataj temperaturo, sekeco, kaj koloroj. La mebloj estas blankaj, kiel la muroj. Estas artefarita lumo. La loko devas esti kvieta kaj la gustumisto devas nur okupiĝi pri la testo.

Preparado[redakti | redakti fonton]

En laboratorio ekzistas preciza regularo por gustumigi la produktojn. Ĉiuj komparitaj produktoj estas preparitaj laŭ la sama regularo (ekzemple ĉiuj pladoj estas kuiritaj en forno). Ili estas prezentataj en neŭtralaj teleroj kiuj estas koditaj per numero kun tri ciferoj. Poste la produktoj estas prezentataj al la gustumistoj laŭ ordo difinita per plano de prezentado. Inter la produktoj gravas gargari buŝon per pano kaj akvo.

Gustumistoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas tri kategorioj da gustumistoj: portempaj gustumistoj, spertaj gustumistoj kaj profesiaj gustumistoj.

La portempaj gustumistoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj gustumistoj ne konas sensan arton. Ili ne estas trejnitaj. Oni nur demandas al ili diri doni sian opinion pri produktoj. Necesas kunvenigi pli ol 60 personoj por havi fidindan rezulton. Laŭ la produktoj eblas decidi kategorio de socio. Ekzemple por gustumi bonbonojn, oni demandas infanojn sed por gustumi fumigitan salmon, oni demandas personojn kiuj havas superan vivnivelon. Sed pli ofte oni bezonas specimenon da normala populacio. Kiam la gustumistoj estas elektitaj, ili povas gustumi en laboratorio aŭ hejme (laŭ la testoj).

La spertaj gustumistoj[redakti | redakti fonton]

Por pli bone koni la produktojn, oni bezonas spertajn gustumistojn. Tiuj gustumistoj trejniĝas unu aŭ du foje monate. Ili estas fakuloj pri ekzemple sukera gusto aŭ sala gusto aŭ frukta gusto. Kaj ili kapablas determini la kvanton kaj la intensecon de la gusto laŭ propra skalo. El pluraj informoj pri produkto, oni kapablas krei profilon de la produkto kiu poste estas uzata por prilabori la recepton. Por havi fidindaj rezultoj, 15 spertuloj necesas.

La profesiaj gustumistoj[redakti | redakti fonton]

Tiu lasta kategorio estas uzata principe en la parfumarto kaj vinarto. Nur unu persono necesas kaj kapablas trovi la diversajn parfumojn en unu produkto.