Uzanto-Diskuto:Gamliel Fishkin

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Exquisite-kwrite.png

Arĥivoj
Arĥivoj

Historio de la paĝoj[redakti fonton]

Saluton, kaj feliĉan novan jaron! Jen mi aldonas la unuan diskuteron de 2017. Mi kontaktas vin nur por diri, ke mi lernis de vi ion, kion mi konsideras grava: ne "ruboplenigi la historion de la paĝoj". Viaj redaktoj estas unuope registritaj kaj resumitaj. Bona ekzemplo estas Vikipedio:Supozu bonajn intencojn/Alia propono: la historio de la paĝo enhavas sole nur unu ero via, nome la kreo mem de la paĝo kun pli ol 6 mil bitokoj... sen retuŝoj kaj tuŝetoj. Nu, jam de kelka tempo mi sekvadas vian ekzemplon. Dankon! Frate, Vikiano (diskuto) 09:56, 12 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Nu, utilaj redaktoj per si mem ne ruboplenigas paĝhistoriojn. Tamen jen historio de artikolo: dek kvar redaktoj, inter kiuj estas ses redaktoj en la artikolo mem, ses ŝanĝoj en intervikioj kaj du transmovoj de intervikioj al Vikidatumoj; kaj tio estas ne plej okulfrapa ekzemplo. La menciitan regulproponon mi poiome tajpis al tekstoprilaborilo kaj nur fintradukitan takston metis ĉi tien (kaj same kun Vikipedio:Etika konduto (diskuto · historio · ligiloj · protokoloj)), ĉar regulpropono, diference de artikolo aŭ ŝablono, nepre estas invito al pridiskuto, kaj por diskuto oni ja bezonas kompletan tekston. Por ceteraj paĝoj mi faras aliel: mi tajpas senpere ĉi tien, tamen mi premas la butonon Konservi ŝanĝojn nur post pluraj premoj de la butono Antaŭrigardo. Gamliel Fiŝkin 11:25, 12 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Bone! Mi aparte dankas por la donitaj ekzemploj =) Vikiano (diskuto) 13:43, 12 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Administrado[redakti fonton]

Alia temo: nun, ke nova jaro fariĝis, mi demandas, kiel vi taksas mian ĝisnunan agadon kiel administranton. Antaŭdankon por via reago! Vikiano (diskuto) 10:10, 12 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi taksas bone. Du konsiletoj. 1. Kiam vi alinomas paĝon kaj ne deziras krei redirektilon el la malnova nomo, vi ne bezonas unue alinomi la paĝon kaj due forigi la redirektilon, sed vi povas simple malŝalti la punkton «Forlasi alidirektilon». 2. Forbarante uzanton aŭ IP-adreson, indas malpermesi redaktadon de diskutpaĝo nur tiam, kiam tiu eblo estas aŭ povas esti misuzata; se forbarito povas redakti propran diskutpaĝon, li aŭ ŝi povas peti pri malforbaro kaj iel argumenti, kaj kaze de misuzo eblas ŝanĝi forbaron. Gamliel Fiŝkin 11:48, 12 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Tre utilaj konsiloj... mi certe observos ilin. Dankon! Vikiano (diskuto) 13:38, 12 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Helpopeto[redakti fonton]

Saluton! Mi deziras aldoni tekston al la dekstra skatolo sur mia uzantopaĝo, tiel ke ĝi estu parto de la skatolo mem. Mi ne scias kiel fari. Kiam mi aldonas linion per |- kaj tekston ĉe | mi fuŝas la ŝablonon. Vikiano (diskuto) 02:54, 13 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi esperas, ke mi ĝuste komprenis vin. Kiam vi deziras krei tabelon ene de parametro aŭ ene de kodero kiel #if, uzu tabelajn trukŝablonojn (ekzemplo). Gamliel Fiŝkin 20:42, 14 jan. 2017 (UTC)[Respondi]
Saluton! Dankon, ke vi reagis al mia peto! Miaj provoj fiaskis... =( Pardonon por mia mallerteco... Jen per ekzemplo mi provos klarigi kion mi deziras:
{{BabelLandoj |kaplinio=sen |lingvonombro=4 |l1=pt-D |l2=eo-3 |l3=es-2 |l4=en-1}} |'''Mi ŝatus aldoni ion ĉi tien... tiel ke la teksto aperu en la kadro mem''' |} Vikiano (diskuto) 09:03, 4 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Forigopropono de 2015[redakti fonton]

Kolegan saluton! La 2-an de septembro 2015‎ vi en la diskutpaĝo de Petr Tomasvsky (kiu ĉiukaze ne plu aktivas) anoncis proponon forigi la paĝon Vikipedio:OTRS. Ĉu okazis diskuto pri tiu forigopropono? Mi nenion trovas... Ĉiukaze mi persone kontraŭus forigon. Do: eble el la diskutpaĝo de Petr Tomasvsky simple forprenu la ŝablonon, aŭ helpu trovi kie arkiviĝis diskuto tamen ekzistinta, aŭ komenci la diskuton nun. Alikaze la propono aspektas tre duonfarita... Amike Aidas (diskuto) 18:49, 13 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Se vi iomete pli bone serĉus, vi trovus la forigproponon kaj diskuton. Rilate vian proponon forviŝi ŝablonon el la diskutpaĝo de Petr Tomasovsky, komentoj ne estas forviŝataj el diskutpaĝoj (memkompreneble, tio ne validas por vandalaĵoj, ofendoj kaj ceteraj misuzoj); kiam diskutpaĝo iĝas tro granda kaj plu kreskas, ĝi estas arĥivata. Kaj pri alia temo: mi ne scias ĉu homo povas redakti tiel rapide kiel vi; ĉu vi uzas roboton? Gamliel Fiŝkin 21:12, 14 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto firmao[redakti fonton]

Kara, en aŭgusto 2016 al la Ŝablono "Informkesto firmao" vi aldonis aŭtomatan prenon de la fondojaro el vikidatumoj, kaj aranĝis ke al la paĝo aŭtomate aldoniĝu kategorio "Organizaĵoj fonditaj en {{{fondo}}}". Tiaj kategorioj laŭ la modelo "Organisations established in [jaro]" kaj pli detale "Companies established in [jaro]" ekzistas en la angla vikipedio kaj ankaŭ en 20 aliaj vikipedioj, sed neniel en ĉiuj grandaj vikipediaj projektoj. Kaj en la esperantlingva vikipedio estas ĝenerala kategorio Organizaĵoj laŭ fondojaroj, kiu nun havas ekzakte 89 jarajn kategoriojn inter la jaroj 1663 kaj 2016 (gamo de 353 jaroj). Inter tiuj kategorioj, permane kreitaj, mankas 264 kategorioj, antaŭe (multegaj jaroj, sed ne en ĉiuj kreiĝis iu organizaĵo kun artikolo en la e-lingva vikipedio) kaj poste (nun nur la nuna jaro 2017, sed venos pliaj) aldone multaj aliaj kategorioj. Se redaktanto mem aldonas kategorion, la persono mem vidas la ruĝan ligilon kaj povas mem krei la kategorion laŭ alia jaro. Sed la vikidatuma aŭtomatismo kompreneble ne kreas novajn kategoriojn, kaj do nun estas multaj paĝoj kun novaj ruĝaj ligiloj de kategorioj (unu el la tre multaj estas ekzemple la firmao Pratt & Whitney). Ĉu sencas havi tiujn multegajn kategoriojn de organizaĵoj laŭ fondojaroj? Kaj ĉu sencas aŭtomate per tiu ĉi informkesto krei multajn kategoriajn ruĝajn ligilojn? Se jes, tiam iu volontulo devas krei la multajn kategoriojn ... ĉar ruĝaj, aŭtomate kaj senpripense kreitaj kategorioj tute ne helpas al orientiĝo, nur ekzistantaj kategorioj helpas. Se ne estos alia volontulo, laŭ mia kompreno tiu tasko estus tiu de vi mem, kiu instigis la multegajn novajn kategoriojn. Se la kategorioj ekzistos, mi neniel plendos (kvankam multaj grandaj vikipedioj bone vivas sen ili). Tamen nun la laboro estas nur duonfarita. Kion vi pensas: Ĉu vi pretus krei la mankantajn kategoriojn? Aŭ ĉu eble tamen estus pli tempoŝpare rezigni pri la aŭtomatismo de la ŝablono krei apartan jaran kategorion, se ne troveblas volontulo kiu kreas ĉiujn bezonatajn kategoriojn? Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 22:36, 1 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Voĉdono[redakti fonton]

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto) 05:50, 26 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome por Mil kaj unu noktoj, Modo, Mohamedo, Monarkio, Eŭropa Parlamento, Monto kaj Naturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto) 16:49, 14 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome por Mil kaj unu noktoj, Modo, Mohamedo, Monarkio, Eŭropa Parlamento, Monto kaj Naturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto) 16:48, 14 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

How we will see unregistered users[redakti fonton]

Hi!

You get this message because you are an admin on a Wikimedia wiki.

When someone edits a Wikimedia wiki without being logged in today, we show their IP address. As you may already know, we will not be able to do this in the future. This is a decision by the Wikimedia Foundation Legal department, because norms and regulations for privacy online have changed.

Instead of the IP we will show a masked identity. You as an admin will still be able to access the IP. There will also be a new user right for those who need to see the full IPs of unregistered users to fight vandalism, harassment and spam without being admins. Patrollers will also see part of the IP even without this user right. We are also working on better tools to help.

If you have not seen it before, you can read more on Meta. If you want to make sure you don’t miss technical changes on the Wikimedia wikis, you can subscribe to the weekly technical newsletter.

We have two suggested ways this identity could work. We would appreciate your feedback on which way you think would work best for you and your wiki, now and in the future. You can let us know on the talk page. You can write in your language. The suggestions were posted in October and we will decide after 17 January.

Thank you. /Johan (WMF)

18:15, 4 jan. 2022 (UTC)


Mia propono por nova ĉefpaĝo[redakti fonton]

Saluton, mi kreis proponon por nova ĉefpaĝo kiu pli bone funkcias en malgrandaj ekranoj. Bonvole testu ĝin kaj voĉdonu se vi ŝatas ĝin en la Diskutejo de la ĉefpaĝo: Vikipedia_diskuto:Ĉefpaĝo#Propono:_Mi_kreis_novan_ĉefpaĝon_kiu_pli_bone_funkcias_en_malgrandaj_ekranoj

Amike --Stefangrotz (diskuto) 21:30, 21 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Elekto de nova administranto[redakti fonton]

La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Gamliel Fishkin,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 08:24, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Forigendaĵo[redakti fonton]

Disponeblas granda kvanto da forigendaĵo. Ĉu eblas forigi ĝin? Taylor 49 (diskuto) 14:36, 26 dec. 2023 (UTC)[Respondi]

La vorto "forigendaj" estas ĉi-kaze miskompreniga. Tiuj paĝoj estas kandidatigitaj por forigo. Iuj el ili jes estas forigendaj, aliaj ne estas. Gamliel Fiŝkin 14:44, 26 dec. 2023 (UTC)[Respondi]