Vikipedio:Supozu bonajn intencojn/Alia propono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Resumo de Supozu bonajn intencojn
Memoru, ke via oponanto eble sincere kredas, ke li agas por la bono de la projekto. Turnu vin al li, por certiĝi pri tio kaj doni al li ŝancon fari la samon. Ĝustigu, sed ne mallaŭdu.
Ĉefaj reguloj
de Vikipedio


Supozi bonkonsciencecon de la uzantoj estas fundamenta principo de ajna vikio, en tiu nombro ankaŭ Vikipedio. Ĉar ĉi tie ĉiu rajtas fari amendojn, endas supozi, ke plejmulto de la kunlaborantaj ĉi tie personoj penas helpi al la projekto kaj ne malutili al ĝi. Envere, se ne estus tiel, projekto kiel Vikipedio ne povus ekzisti — ĝi estus mortdestinita ekde sia komenciĝo.

Tial, se vi havas raciajn kaŭzojn opinii, ke iu redakto estas eraro farita pro bonaj intencoj aŭ sen evidenta fia dolo — korektu, sed ne hastu indiki la redakton kiel vandalan aŭ malfari ĝin. Se vi ne konsentas kun iu, memoru, ke via oponanto eble sincere kredas, ke li agas por la bono de la projekto. Turnu vin al li sur diskutpaĝo, por certiĝi pri tio kaj doni al tiu persono bonan ŝancon fari la samon. Ofte tio povas solvi ĉiujn miskomprenojn kaj preventi evoluon de sensenca konflikto. Speciale ne forgesu pri endeco de pacienca kaj bondezira traktado de novuloj, kiuj povas ankoraŭ nesufiĉe koni la regulojn kaj la kulturon de Vikipedio.

Estas tute eble, ke al la novulo mem lia konduto ŝajnas tute konvena, kaj ofte tio fontas el nekompreno aŭ misinterpreto de la kulturo de Vikipedio. Nemalofte novuloj kredas, ke nekutimaj al ili reguloj devas esti ŝanĝitaj laŭ iliaj ekstervikipediaj spertoj. Krome, multaj novuloj, havantaj grandan sperton kaj profundajn sciojn en iu tereno, atendas pro tio senprokrastan aprezon kaj respekton. Kaj ilia konduto kutime estas rezulto de tiaj atendoj kaj tute ne nepre estas klarigebla per fiereco aŭ fanfaronado.

Supozante bonkonsciencecon de redaktantoj, oni bazu sian takson ĝuste sur intencoj kaj ne sur agoj. Homoj ankaŭ pro plej bonaj instigoj faras erarojn, kaj se tio okazas, oni korektu la erarojn. Sed vi devas ne agi tiel, kvazaŭ tiuj eraroj estis faritaj kun intenco malutili. Korektu, sed ne mallaŭdu. Vi renkontos en Vikipedio personojn, kun kiuj vi ne konsentos. Sed eĉ se ili malpravas, tio ne signifas, ke ili intencas disfaligi aŭ malglori la projekton. Ĉi tie estos ankaŭ iuj, kunlabori kun kiuj estos por vi malfacile. Sed ankaŭ tio ne signifas, ke ili atencas malutili al la projekto — tio signifas nur tion, ke por vi estas malfacile kun ili kunlabori. Ne estas bezono provi klarigi agojn de uzanto per nebonkonscienceco, eĉ se malica dolo ŝajnas evidenta, ĉar maniero de kontraŭagoj (korektoj, malfaroj, forbaroj) estos elektita kaj uzita ĝuste surbaze de konduto de uzanto kaj ne de liaj intencoj.

Sendube, ekzistas diferencoj inter presumo pri bonkonscienceco kaj ignoro de malutilaj agoj. Se vi atendas, ke aliaj homoj supozos, ke vi agas pro bonaj intencoj, zorgu montri tiujn intencojn. Ne igu aliajn ĉiam nur supozi viajn bonajn intencojn. Postuloj kiel «Supozu (miajn) bonajn intencojn!» ne liberigas vin disde bezono klarigi viajn agojn, kaj ofta neglekto rilate tiun bezonon nur konvinkos aliulojn, ke vi agas nebonkonscience aŭ simple ne prenas respondecon pri viaj agoj.

Kiam bruliĝas redaktomilito, oni facile povas forgesi pri supozado de bonaj intencoj. Tio povas venigi al nedezirindaj sekvoj:

  • Personaj atakoj. Tuj kiam, supozante nebonkonsciencecon, vi permesos al vi transiron al personecoj, la objekto de viaj atakoj povas supozi fiajn intencojn viaflankajn. Redaktomilito pro tio iĝos pli intensa. Homoj, same kiel elefantoj, malofte forgesas kaŭzitajn al ili malbonaĵojn.
  • Forflankiĝoj disde la principo pri neŭtrala vidpunkto (NV). Ideale, artikoloj plaĉu al ĉiuj. Ĉiu malfaro, anstataŭ korektado kaj ekvilibrigo de unuflanka aliro, malobservas la principon NV sendepende de tio, kiom maltaŭga estis la teksto, bezoninta ekvilibrigon kaj korekton. Penu ekscii, kial alia uzanto enmetis en la artikolon sian vidpunkton, kial alia uzanto opinias ke la artikolo estis partieca. Plue, se tio estas ebla, penu unuigi viajn vidpunktojn, enmetinte en la tekston alian pozicion, sed en esprimoj kiujn vi opinias neŭtralaj. Se ĉiu flanko tenos sin je tia principo, finfine vi venos al sufiĉe neŭtrala vidpunkto aŭ almenaŭ proksimiĝos al ĝi.

Anstataŭ akuzi, ĉiam estas pli bone trankvile korekti ies eraron, eĉ se vi kredas, ke ĝi estis malbonintenca. Ja homo pli volonte konsentos al viaj notoj, se ili estos esprimitaj en amikeca formo. Kaj se vi estas konvinkita, ke ĵus aldonita teksto estas malĝusta, estos ege pli bone korekti ĝin ol simple forviŝi.

Se oni opinias viajn amendojn trompo aŭ originala esploro, penu ne akuzi aliajn uzantojn pri netoleremo kaj ne insistu pri via praveco senbaze, sed prezentu referencojn al presitaj aŭ elektronikaj fontoj, el kiuj vi ĉerpis la informojn pri kiuj oni dubas.

Ĉi tiuj rekomendoj ne postulas, ke uzantoj plu supozu bonkonsciencecon kaze de evidenteco de la malo. Vandalismo, personaj atakoj, agreso kaj ofendoj, kaj ankaŭ redaktomilitoj povas venigi al malapero de supozado de bonaj intencoj. Sed tamen memoru, ke homoj havas econ lerni el siaj eraroj, kaj oni ne rememorigu al uzanto pri lia eble malbonaspekta konduto en jam solvitaj konfliktoj.

Vidu ankaŭ[redakti fonton]