Vikipedio:Ne ĝenu Vikipedion por pruvi vidpunkton

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eĉ se Vikipedio funkcias laŭ reguloj, foje estiĝas nekonsekvencaĵoj. Ekzistas vikipediistoj kiuj ĝeniĝas de tio, kaj kiam iu regulo ne estas tiel interpretata kiel ili deziras, ili komencas troige apliki la regulojn. Tiel ili volas nerekte montri kiel stultaj la reguloj laŭ ili estas.

Kompreneble, tia agmaniero ĝenas la funkciadon de Vikipedio. Se oni ne konsentas pri regulo aŭ ties interpreto, oni diskutu pri tio. Se la plimulto havas aliajn opiniojn, oni akceptu tion.