Uzanto-Diskuto:Maksim3

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Maksim3!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi --Jonathaneo 13:18, 10. Feb 2008 (UTC)

Saluton! Ĉu vi volas patrolantiĝi? Se jes, bonvolu petu ĉi tie --Ochilov (diskuto) 12:18, 7 Jan. 2016 (UTC)

Saluton! Metis la peton. Maksim3 (diskuto) 08:35, 8 Jan. 2016 (UTC)
✔ Farite --Ochilov (diskuto) 10:10, 8 Jan. 2016 (UTC)

Ziemia obiecana[redakti fonton]

Kial ne Ziemia obiecana? Ĉu Vi konas referencon en kiu estas skribita ke titolo de la filmo estas "La promesita lando"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:44, 25 Jan. 2016 (UTC)

Tion me ne scias - ĉe nomi ĝin pole aŭ esperante. Temis nur pri tio ke ne indas skribi ĉiujn vortojn demajuskle, ĉar ne demajuskle ili estas en la pola. Maksim3 (diskuto) 07:35, 26 Jan. 2016 (UTC)

Kategoriigo[redakti fonton]

Estimata kolego! Unue, imagu por ekzemplo, ke loĝanta en Kalugo graveda virino venis al Moskvo, tie ŝi naskis filon, kaj post kelkaj tagoj ili revenis al Kalugo. La filo dum sia tuta vivo loĝis en Kalugo; foje li venis al Smolensko kun intenco reveni morgaŭ al Kalugo, sed mortis en Smolensko. Li sendube estas kalugano, kaj tute ne estas moskvano kaj smolenskano; sed tia kategoriigo, kian vi ŝatas, klasifikus ĉiujn naskiĝintojn en Moskvo al moskvanoj kaj ciujn mortintojn en Smolensko al smolenskanoj, anstataŭ personoj de koncernaj urboj. La samo pri landoj; eĉ pli: ne nur ne ĉiuj naskiĝintoj kaj mortintoj en Rusio estas rusianoj, sed ankaŭ ne ĉiuj rusianoj estas rusoj (same ekzemple pri Grekio, ktp.). Titolado de laŭlandaj kategorioj per etnonomoj igas miskomprenojn kaj erarojn (vidu por ekzemplo la kategorion Hungaroj: ĝi fakte temas pri ambaŭ diverlandaj hungaroj kaj diversetnaj hungarianoj). Due, imagu, ke en Hauts-de-Seine oni trovis ostojn de vivintaj tie antaŭ jarmiloj primitivaj homoj. Ĉu tiuj homoj povas esti nomitaj homoj de Hauts-de-Seine? Jes. Ĉu ili povas esti nomitaj personoj de Hauts-de-Seine? Ne. Trie, vi faras ĝis kvin redaktojn dum minuto; homo el karno kaj sango apenaŭ povas redakti tiel rapide. La uzantokonto Maksim3 ne havas robotan statuson; ĉu vi tamen uzas roboton en ĉi tiu uzantokonto? Gamliel Fiŝkin 11:09, 30 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Gxenerale mi konsentas ke la sxangoj kiujn mi faris estas ne plene precizaj. Tamen la celo estis fari tiel ke ne estu pluraj tre similaj kategorioj (ekzemple Kategorio:Slovakoj kaj Kategorio:Personoj de Slovakio), diferencon inter kiuj plejparto de legantoj de la Vikipedio ne komprenas suficxe rapide, sed kiu malhelpas sercxadon de dezirataj artikoloj per kategorioj.
Nuna amasa lingvouzado estas tia ke cxiuj homoj de iu lando estas nomataj kvazaux etnaj anoj de la lando. Ekzemple Kategorio:Slovakoj - tie estas cxiu rilatantaj al Slovakio.
Pri homoj naskitaj en iu lando kaj tuj forveturigitaj - cxi tio tamen ecx jure iam estas konsiderata kiel suficxa por anigi la homon en la sxtaton.
Diferenco inter "homoj" kaj "personoj" estos grava nur kiam ni pridiskutos aliplanedanojn, ankoraux cxi tio ne okazas. Ankaux pri primitivaj homoj povas esti diferenco, sed cxi tiuj kategorioj estas precipe ne por primitivaj homoj. El ReVo: persono - "Homa individuo konsiderata kiel konscia, responduma kaj havanta devojn kaj rajtojn". Se tiel, do des pli naskigxinto povas esti ankoraux ne responduma kaj do ankoraux ne persono, sed la kategorioj "naskigxintoj" estis en kategorioj "personoj".
Se deziratas fari kategoriojn pri vere etnaj diverlandaj hungaroj, mi proponas do fari la kategorion Kategorio:Etnaj hungaroj. Fakte, mi jam mem pripensis krei iujn cxi tiajn kategoriojn. Kaj la antauxe ekzistantoj kategorioj ne cxiuj enhavas en siaj nomoj le etnecon. Ekzeple Kategorio:Brazilanoj‎ - anoj de Braziolo. Kaj la etnoj tie povas esti hispanoj, portugaloj, pluraj indigxenaj etnoj de Sudameriko, ktp.
Mi ne uzas robotojn nun. Kvin redaktojn dum minuto eblas fari permane. Maksim (diskuto) 04:24, 1 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey[redakti fonton]

  1. This survey is primarily meant to get feedback on the Wikimedia Foundation's current work, not long-term strategy.
  2. Legal stuff: No purchase necessary. Must be the age of majority to participate. Sponsored by the Wikimedia Foundation located at 149 New Montgomery, San Francisco, CA, USA, 94105. Ends January 31, 2017. Void where prohibited. Click here for contest rules.

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey[redakti fonton]

(Sorry to write in English)