Bussum
Ŝablono:Informkesto komunumoj en Nederlando Bussum (52° 28′ N, 5° 20′ O (mapo)52.4666666666675.3333333333333 ) estas loĝloko kaj komunumo en la sudorienta parto de la nederlanda provinco Norda Holando (Noord-Holland). La komunumo havis 31 273 loxantojn (je la 1-a de julio 2006) kaj havas areon de nur 8,1 km² kun preskaŭ nenia akvo. Per tio Bussum estas laŭ areo la plej malgranda kaj plej dense loĝata komunumo en la regiono het Gooi. Post Hilversum kaj Huizen ĝi havas la plej multnombran loĝantaron. Tamen kresko inter la komunumaj limoj ne eblas. La lastaj jardekoj la nombro da loĝantoj malpliiĝis kaj ili griziĝis. En la komenco de 2007 19% de la loĝantoj estis pliaĝaj ol 65 jaroj.