Cák
Bazaj informoj
Cák estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Kőszeg. La vilaĝonomoj estas germane Zackenbah (cakenbah), kroate Caka.
- Poŝtkodo: 9725
- Telefonprefikso: 94
- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 260
Situo
Cák situas sur mildaj deklivoj, inter Kőszeg kaj Velem laŭ flankovojo.
Historio
En Cák loĝis komence romianoj. La turkoj en 1532, kristanoj en 1573 kaj 1606 detruis la vilaĝon. En 1894 preĝejo konstruiĝas.
Dum la socialismo en la ĉirkaŭa arbaro oni kultivis la ordinaran kastaneon (arbospecio kun manĝeblaj kaŝtanoj) (Castanea sativa), ja la vilaĝo troviĝis proksime de la fer-kurteno, kie longe turistoj ne alvenis.