Căzănești (Ialomița)
Aspekto
Pending
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Căzănești |
| Căzănești | ||
|---|---|---|
| Urbo | ||
| urbeto en Rumanio | ||
| Lando | ||
| Distrikto | ||
| Situo | 44° 37′ N, 27° 1′ O (mapo)44.62194444444427.013055555556Koordinatoj: 44° 37′ N, 27° 1′ O (mapo) | |
|
| ||
![]() | ||
| Alto super maro | 40–50 m m | |
| Poŝtkodo | 927065 | |
| Loĝantaro | 3,271 (en 2011; 3.641 en 2002) | |
| Kodo laŭ SIRUTA | 93067 | |
Căzănești [kəzəneŝtj] estas urbo en la rumana distrikto Ialomița.
Căzănești estis unuafoje dokumente menciita en 1579. Ĝis la fino de la 18-a jarcento ĝi apartenis al la familio Văcărescu. Fine de la 19-a jarcento ĝi estis komunuma sidejo kaj administris la vilaĝojn Bibicelu kaj Drăgoiasca; entute ĝi havis 1 098 loĝantojn. En 1952 ĝi estis aligita al la regiono Bukareŝto; en 1968 ĝi reiris kiel komunumo al la distrikto Ialomița.
En 2004 ĝi estis deklarita urbo[1], kvankam ĝi ne plenumis la formalajn kriteriojn; precipe ĝi havas konsiderinde malpli ol la necesajn 5.000 loĝantojn.
Du konstruaĵoj en Căzănești estas deklaritaj historiaj monumentoj: Lernejo konstruita en 1905 kaj la preĝejo de S-ta Nikolao de 1858.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Legea nr. 136 din 26 aprilie 2004 privind declararea ca oraș a comunei Căzănești, județul Ialomița (leĝo deklaranta urbo la komunumon Căzănești) (HTML). Monitoruljuridic.ro. Alirita 2015-02-22 .
- Situo en la distrikto
- La blazono de Căzănești


