C. C. Catch
C. C. Catch | |
---|---|
C. C. Catch en la jaro 2006
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Caroline Catharina Müller |
Alie nomata | C. C. Catch |
Naskiĝo | 31-an de julio 1964 (59-jaraĝa) en Oss |
Deveno | Ŝablono:Flagicon Germanio |
Ĝenroj | Diskoteka muziko, Popmuziko |
Profesio | Kantistino-tekstistino |
Aktivaj jaroj | 1980 - nuntempo |
Parencaj temoj |
Modern Talking |
Retejo | www.cccatch.de www.cccatch.com |
Caroline Catharina Müller (naskiĝis la 31-an de julio 1964), konata kiel C. C. Catch, estas germana kantistino kaj komponistino de pop-muziko.
Caroline naskiĝis en Oss en Nederlando, de kie ŝia familio transloĝiĝis Germanion en la 70-aj jaroj de la lasta jarcento. En la 80-aj jaroj ŝi estis membro de junulina grupo, kiu nomiĝis Optimal. Ŝi kunlaboris kun Dieter Bohlen sub nomo C.C.Catch.