Cachorrilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Cachorrilla en su provinco

Cachorrilla [kaĉoRIja] (Hundinideto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas cachorrillanos. La censita populacio en 2008 estis de 99 loĝantoj. Ĝi estas la malplej loĝata municipo en la provinco kaj la dua malplej loĝata en la regiono.

Situo

Cachorrilla estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro ĉe la komarkodistrikto Valo de Alagón. La surfaco de ties teritorio estas de 41,38 km².

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado.

Demografio

Demografia evoluo de Cachorrilla inter 2001 kaj 2007

2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007

101 104 99 92 87 88 100

Festo

La patrono de la vilaĝo estas Sankta Sebastiano kio celebriĝas la 20an de januaro.