Calton (Glasgovo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Calton estas kvartalo de la skota urbo Glasgovo. La nomo Calton devenas la gaela vorto "coillduin", kiu signifas "arbaro sur la monteto". Ĝi troviĝas norde de la rivero Clyde, kaj tuj oriente de la urbocentro. La plej famaj vidindaĵoj de Calton estas la vendoplaco de la strato Barras kaj la mondfama balejo Barrowland, unu el la plej gravaj muzikejoj de Glasgovo.

La areo malnovtempe famiĝis pro sia teksindustrio. Je la 30-a de junio 1787, kunvenigo da teksistoj okazis ĉe Glasgow Green por organizi laborstrikon, pro la subita malaltigo de iliaj salajroj. Ĉar la manifestantoj iĝis koleremaj, la militistoj intervenis kaj pafis kontraŭ ili. Ses el la teksistoj mortis, kaj estis poste kromnomitaj la "martiroj de Calton".