Saltu al enhavo

Carrickfergus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carrickfergus
urbo
la historia kastelo Carrickfergus
la historia kastelo Carrickfergus
la historia kastelo Carrickfergus
urbeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Ŝtato  Britio
Lando  Nord-Irlando
historia graflando County Antrim
Poŝtkodo BT38
Demografio
Loĝantaro 27 903  (2011)
Loĝdenso 2 299 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 54° 43′ N,  48′ U (mapo)54.713611111111-5.8075Koordinatoj: 54° 43′ N,  48′ U (mapo) [+]
Areo 12,242 km² (1224.2 ha) [+]
Carrickfergus (Britio)
Carrickfergus (Britio)
DEC
Situo de Carrickfergus
Carrickfergus (insulo Irlando)
Carrickfergus (insulo Irlando)
DEC
Situo de Carrickfergus

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carrickfergus [+]
vdr

Carrickfergus - irlande Carraig Fhearghais, "roko de Fergus" - estas urbo en la landoparto Norda Irlando de Britio. Ĝi situas en la historia graflando County Antrim, 11 kilometrojn nordoriente de la urbo Belfasto, ĉe suda marbordo borde de la golfo de Belfasto. Ĝi estis la administra centro de la antaŭa distrikto Carrickfergus, kiu kuniĝis kun la distrikto Meza kaj Orienta Antrim en 2015. Laŭ la censo de 2011 ĝi havis 27903 loĝantojn. La urbo aparte konatiĝis pro samnoma folklora irlanda kanzono, kiu interpretiĝis per vasta gamo da irlandaj kaj britaj kantistoj. Carrickfergus havas jaĥthavenon kaj la kulturan centron "Andrew Jackson", kiu memorigas la usonan prezidanton Andrew Jackson, kies gepatroj elmigris el Carrickfergus.

Unu el la famaĵoj de la urbo estas la kastelo Carrickfergus, normanda kastelo konstruigita sur nigra bazalta roko en 1180 de la normanda nobelo Jean de Courcy.[1]

La urbo estas konata pro la batalo de Carrickfergus en novembro 1597, dum la naŭjara milito de Irlando.

Rilatoj al Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En la urbo interalie vivas la esperantisto Aaron Irvine, kiu vivtenas la informan retejon lingvo.org.

Oficiala retejo

[redakti | redakti fonton]
la urba jaĥthaveno

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Francis Xavier Martin: La Normandoj: Alveno kaj setlado (1169–ĉ.1300). En: Theodore W. Moody, Francis Xavier Martin (red.): La kurso de irlanda historio. Mercier Press, Cork, 17-a eld. 1987, ISBN 0-85342-715-1, paĝoj 123–143, ĉi tie paĝo 136.