Caucaia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Loko de Caucaia en Brazilo

Caucaia (Kaŭkaja) estas brazila municipo en subŝtato Cearao. Ĝi apartenas al metropola regiono de Fortalezo, prae tie loĝis indeĝenoj potigvara, pli konataj kiel Caucaias (kaŭkajas). Ĝi konsistas el pli ol 300 mil enloĝantoj.

Tie troviĝas la belaj plaĝoj, internacie konataj, Cumbuco (Kumbuko), Icaraí (Ikarai') kaj Tabuba (Tabuba) kun marĉaj marbordoj, dunoj kaj lagetoj. Ankaŭ plaĝoj ĉe marbordo de Kaŭkaja bonas pro akvaj sportoj, precipe surfo, ventosurfo, pendosurfo, ktp. Sur ĝiaj dunoj promenadas aventure kelkaj aŭtomobiloj.

Koordinatoj: 03°43′58″S 38°39′21″U  /  3.73278°S, 38.65583°U / -3.73278; -38.65583 (Caucaia)