Centraparka Bestoĝardeno
La Centra Parka Zoo aŭ Centraparka Bestoĝardeno, en angla Central Park Zoo, estas malgranda 6,5-akrea (2.6 ha) zoo situanta sur Centra Parko en Novjorko, Usono. Ĝi estas parto de integra sistemo de kvar zooj kaj la Novjorka Akvario administrita fare de la Wildlife Conservation Society (WCS), kaj estas akreditita fare de la Association of Zoos and Aquariums (Unuiĝo de zooj kaj Akvarioj, AZA).
La zoo komencis en la 1860-aj jaroj kiel menaĝerio, igante ĝin la unua oficiala zoo se temas pri malfermiĝo en Novjorko. La zoo estis modifita en 1934, kun la aldono de multaj novaj konstruaĵoj en kvarangulo ĉirkaŭ la marleona naĝejo. (La zoo de tiu epoko estis ofte konata kiel la "Zoo de 1934" aŭ "de Roberto Moseo". ) Finfine, la zoo estis renovigita en la mezo de la 1980-aj jaroj kaj remalfermiĝis en 1988, anstataŭigante la malmodernajn kaĝojn per naturalismaj medioj.
Areoj
Historio
Priserĉado
Roy kaj Silo
En 2004, du maskloj de Antarkta pingveno nome Roy kaj Silo formis parligon kaj laŭvice klopodis “kovi” rokon; tiu estis anstataŭata de zorgisto pere de fruktodona ovo, kaj la paro sekve elovigis kaj zorgis la idon. Pingvenoj nature kovas ovojn kaj estas sociaj bestoj. Porinfana libro nome And Tango Makes Three estis verkita baze sur tiu okazo.
La Bestoĝardeno en populara kulturo
Bibliografio
- WPA Guide to New York City 1939, reprinted 1982, p 352
- Roy Rosenzweig and Elizabeth Blackmar, The Park and the People 1992
- Clinton H. Keeling, Skyscrapers and Sealions. Clam Publications, Guildford (Surrey), 2002.
- Joan Scheier, The Central Park Zoo. Arcadia Publishing, Portsmouth (New Hampshire), 2002.
Eksteraj ligiloj
- [Oficiala retejo http://www.centralparkzoo.com]
- Images of America: The Central Park Zoo, fotoj kaj teksto
- The NY City zoos
- Kevin Roche, John Dinkeloo and Associates: Central Park Zoo: fotoj de la tempo de la ampleksigo