Chantek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Chantek (naskita je la 17-a de decembro 1977 ĉe Yerkes Regional Primate Research Center en Atlanta en Georgio) estas vira orangutango, kiu havas multajn intelektajn kapablojn, inkluzive de gestlingvo. Li estis instruita de antropologo d-ro Lyn MILES. Chantek havas vort-provizon de pli ol 300 vortoj kaj komprenas anglan parolon kaj gestajn vortojn. Li ankaŭ faras kaj utiligas ilojn, faras artaĵojn kaj muzikon, ktp.

La vorto ĉantek en la malaja kaj indonezia lingvoj signifas "ĉarma" aŭ "bela".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]