Charles Manson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Polica identiga foto

Charles Milles MANSON, pli konate Charles Manson (Cincinnati, Ohio, 12-an de novembro 1934) estas usona krimulo, kiun oni prijuĝis pro planado de la Tate-LaBianca-murdoj en la 1960-aj jaroj. Li iĝis en folkloro de Usono simbolo de la Fiulo.

Li estis konata krimulo jam antaŭ la murdoj: li sidis en prizono pro aŭtomobil-ŝtelo, fraŭdo, falsado. Lin trafis multaj personaj fiaskoj, li sensukcese elprovis sin kiel poeto, gitarludisto, sed li ne havis kapablon pri tio. Li estis mallongtempe ĝigolo. Li turnis sin pro la pli fruaj fiaskoj al la satanismo. Manson iĝis vera psiĥopato, kiu vidis sin kiel enkorpiĝon de Kristo kaj la Satano. Li iĝis fine de la 1960-aj jaroj gvidanto de hipi-pentekosta grupo kaj plananto de kelkaj brutalaj murdoj. La Grupo Manson-familio murdis la aktorinon Sharon Tate, gravedan (8,5 monata) edzinon de reĝisoro Roman Polanski.

La juĝistaro kondamnis lin pro organizado de la "krimafero Tate-La Bianca", kvankam oni ne akuzis lin je persona partopreno en la murdoj. Li nun sidas en la kalifornia Ŝtata Prizono de Corcoran.

Manson eldonis kelkajn albumojn, sed ne estis sensukcesa muzikisto. Unu rifuzo trafis lin en domo de Sharon Tate.

Li multe korespondis el la prizono kun Mark David Chapman, murdisto de John Lennon.

La usona provokema kantisto Brian Hugh Warner kunmetis lian familian nomon kun la persona nomo de Marilyn Monroe por krei sian scennomon «Marilyn Manson».

Averto: Defaŭlta ordiga ŝlosilo "Manson, Charles" anstataŭigas pli fruan defaŭltan ordigan ŝlosilon "1934".