Charles Simonyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Simonyi

Charles Simonyi (naskiĝis la 10-an de septembro 1948 en Budapeŝto) estas programevoluigisto, esploristo de intenca programado (angle Intentional Programming, IP).

Lia patro estis Károly Simonyi, hungara fizikisto.

Biografio

Li eklaboris en 1966 en Danio, ekde 1968 studis en la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley, pli poste en la Stanforda Universitato kaj laboris ĉe Xerox PARC kun Alan Kay kaj Robert Metcalfe. Li ellaboris la unuan formfidelan (WYSIWYG) tekstoprilaboran programon (Bravo) por la persona komputilo Alto.

Li laboris ĉe Microsoft, kie li gvidis la evoluigon de Word kaj Excel, pli frue anakŭ de Multiplan. Li enkondukis tie la objekteman programadon, kiun li lernis ĉe Xerox, kaj elevoluigis la hungaran signadon por priskribo de la variabloj.

En 2002 li abrupte forlasis la Microsoft-on, kaj fondis kun Gregor Kiczales, profesoro de la Universitato de British Columbia, la entreprenon Intentional Software Company.

Li estis kosmoturismo en 2007 kaj 2009.