Charles Tupper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Tupper

Charles TUPPER (naskiĝis la  2-an de julio 1821(nun 1821-07-02), mortis la 30-an de oktobro 1915) estis kanada politikisto. Li estis inter la Patroj de la Konfederacio, kiuj en 1867 interkonsentis pri la kreado de la Kanada Konfederacio kiu signifis la kreon de la ŝtato Kanado el teritorioj de la eksa "Brita Nordameriko", do nordamerikaj terenoj antaŭe kolonie ligitaj al Britio. La politikisto reprezentis la nunan kanadan provincon Nov-Skotio, estante ties ĉefministro inter la jaroj 1864 kaj 1867, kaj partoprenis en ĉiuj el la tri konferencoj okazigitaj cele al la kreado de la konfederacio, en Kebeko kaj Charlottetown en 1964 kaj en Londono en 1866.