Cheile Turzii

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Cheile Turzii en Rumanio

Cheile Turzii [keile turzij] (fendego, kanjono Turda) (hungare: Tordai-hasadék [tordai haŝadek]) situas inter kalkoŝtonaj montokrestoj en la montaro Trascău en la okcidenta Rumanio, je 6-kilometra distanco de Turda. Ĝi estas unu el la plej famaj naturbelaĵoj de Rumanio en Transilvanio.

La kanjono longas 2900 m, ĝin trafluas la rojo Hășdate ([həŝdate]-rojo) inter 300 metrojn altaj krutaj rokmuroj. En tiuj troviĝas multaj kavernoj (ĉ. 60).

Oni establis en la valo bone ireblan piedvojeton.

Ekde 1938, la interkrutejo iĝis naturprotektita areo pro kresko de alpaj plantospecioj. Tiu areo estis pligrandigita intertempe al 324 hektaroj kaj donas hejmon al pli ol 1000 diversaj plantospecioj kaj ĉirkaŭ 67 birdospecioj, diversaj vertebruloj.