Ĥejrogaleedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cheirogaleidae)
Bruna muslemuro (Microcebus rufus).

Ĥejrogaleedoj, Cheirogaleidae, estas la familio de strepsirinaj primatoj kiu enhavas variajn nanajn kaj musecajn lemurojn. Kiel plej granda parto de aliaj lemuroj, la Ĥejrogaleedoj vivas en la insulo de Madagaskaro.

Ĥejrogaleedoj estas pli malgrandaj ol aliaj lemuroj kaj fakte ili estas la plej malgrandaj primatoj. Ili havas mildan, longan felon, grizbrunan ĝis ruĝecan supre, kun ĝenerale pli brila ventre. Ili havas malgrandajn orelojn, grandajn okulojn, kaj longajn malantaŭajn krurojn. Kiel ĉiuj strepsirinoj, ili havas fajnajn ungojn en la dua fingro de la malantaŭaj kruroj. Ili kreskas ĝis grando de nur 13 ĝis 28 cm, kun vosto kiu estas tre longa, foje ĝis unu kaj duono fojojn tiom longa kiom la korpo. Ili pezas ne pli ol 500 g, kaj kelkaj specioj pezas tiom malmulte kiom ĝis 60 g.[1]

Ĥejrogaleedoj estas noktemaj kaj arboloĝantaj. Ili estas lertaj grimpuloj kaj povas ankaŭ saltegi, uzante siajn longajn vostojn por atingi ekvilibron. Ĥejrogaleedoj estas ĉiomanĝantoj, kiuj manĝas fruktojn, florojn kaj foliojn (kaj foje nektaron), same kiel insektojn, araneojn kaj malgrandajn vertebrulojn.[1]

Estas 42 specioj arigitaj en kvin agnoskitaj genroj de vivantaj specioj, nome la jenaj:[2][3][4]

  • Cheirogaleus, tipa genro
  • Microcebus
  • Mirza
  • Allocebus
  • Phaner

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Martin, Robert D. (1984). Macdonald, D. (eld.). The Encyclopedia of Mammals. New York: Facts on File. pp. 126–127. ISBN 0-87196-871-1.
  2. Mittermeier, R.; Ganzhorn, J., Konstant, W., Glander, K., Tattersall, I., Groves, C., Rylands, A., Hapke, A., Ratsimbazafy, J., Mayor, M., Louis, E., Rumpler, Y., Schwitzer, C. & Rasoloarison, R. (Decembro 2008). "Lemur Diversity in Madagascar". International Journal of Primatology. 29 (6): 1607–1656. doi:10.1007/s10764-008-9317-y. hdl:10161/6237. S2CID 17614597.
  3. Edward E. Louis; Melissa S. Coles; Rambinintsoa Andriantompohavana; Julie A. Sommer; Shannon E. Engberg; John R. Zaonarivelo; Mireya I. Mayor; Rick A. Brenneman (2006). "Revision of the Mouse Lemurs (Microcebus) of Eastern Madagascar". International Journal of Primatology. 27 (2): 347–389. doi:10.1007/s10764-006-9036-1. S2CID 56920.
  4. Radespiel, Ute; et al. (2008). "Exceptional diversity of mouse lemurs (Microcebus spp.) in the Makira region with the description of one new species". American Journal of Primatology. 70 (11): 1033–46. doi:10.1002/ajp.20592. PMID 18626970. S2CID 205328907.