Chicxulub Pueblo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chicxulub)
Chicxulub Pueblo
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97340
Kodo laŭ 31 020
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 848
Loĝdenso 102 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 8′ N, 89° 30′ U (mapo)21.133333333333-89.5Koordinatoj: 21° 8′ N, 89° 30′ U (mapo)
Alto 2 m
Areo 196,7 km² (19 670 ha)
Horzono UTC -6
Chicxulub Pueblo (Jukatanio)
Chicxulub Pueblo (Jukatanio)
DEC
Chicxulub Pueblo
Chicxulub Pueblo
Situo de Chicxulub Pueblo
Chicxulub Pueblo (Meksiko)
Chicxulub Pueblo (Meksiko)
DEC
Chicxulub Pueblo
Chicxulub Pueblo
Situo de Chicxulub Pueblo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chicxulub Pueblo Municipality [+]
vdr

Chicxulub Pueblo estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Chicxulub Pueblo. La komunumo estas parto de la regiono 6 "Influencia Metropolitana" ("influ-zono metropola"). Tiu regiono de Yucatán estas la regiono kun plej multaj loĝantoj. Ĝi limas norde al la Meksika Golfo, okcidente al la regiono 7 "Litoral Oriente" ("marbordo orienta") kaj oriente al la regionoj 3, 4 kaj 5. Sude ĝi limas al la regiono 8 "Sur Poniente" ("sudokcidenta"). La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31020. Tie antaŭ proksimume 65,5 milionoj da jaroj falis granda meteorito kiu rezultigis grandegan alfrapan krateron kaj kaŭzis tutmondan ekologian katastrofon, kiu transiris en amasan formortadon.

La situo de la regiono 6 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 3848 loĝantojn. El tiuj estis 2006 viroj kaj 1842 virinoj. La komunumo havas surfacon de 196,7 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 2 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 24,9 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26,5 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 2397 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 2080 scipovis legi kaj skribi kaj 315 personoj estis analfabetoj. Do 13,14% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 3503 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 525 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 15% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]