Departemento Choluteca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de departemento Choluteca
Situo de departemento Choluteca

Choluteca estas unu el la 18 departementoj, per kiuj la Centramerika nacio of Honduro estas dividita. Ĝi estas la plej suda departemento de Honduro, limiĝante al la Golfo de Fonseca okcidenten kaj la respubliko de Nikaragvo suden kaj orienten.

La departementa ĉefurbo estas Choluteca. Troviĝas ankaŭ rivero nomata Choluteca, kiu fluas tra la departemento.

La departemento kovras areon de 4 211 km² entute, kaj en 2005 havis taksitan popolnombron de 420.350.

Choluteca formiĝis en 1825 kiel unu el la originaj departementoj de post-kolonia Honduro. Ĝia hodiaŭa formo estis atingita, kiam departemento Valle formiĝis el la plej okcidenta parto de Choluteco en 1893.

Domo en la kamparo de Choluteca

Municipoj

  1. Apacilagua
  2. Choluteca
  3. Concepción de María
  4. Duyure
  5. El Corpus
  6. El Triunfo
  7. Marcovia
  8. Morolica
  9. Namasigue
  10. Orocuina
  11. Pespire
  12. San Antonio de Flores
  13. San Isidro
  14. San José
  15. San Marcos de Colón
  16. Santa Ana de Yusguare