Ciacova
Ciacova (ĉakova) (hungare: Csák ĉa:k) estas urbo en Rumanio sud-sudokcidente de Timișoara. Administre apartenas al ĝi Cebza, Gad, Ghilad, Obad, Macedonia, Petroman.
Loĝantaro
En 1910 ĝi havis 4 mil 404 loĝantojn (germanoj, hungaroj, rumanoj, serboj) kaj en 1992 2 mil 949 (rumanoj, 15% hungaroj).
Historio
Ĝia unua skriba mencio estas en 1332. En la 18-a jarcento oni koloniigis tien serbojn, germanojn, italanojn, slovakojn. Ĝis 1919 apartenis al Hungario, (Temes vármegye).
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj
- Iosif Brandeisz (23-a de aŭgusto 1896 - Timișoara, 7-a de junio 1988): violonisto, muzikologo.
- Josef Gerstenengst (3-a de julio 1920- ?, 9-a de januaro 1992): orgenisto.
- Dositej Obradović (serbe: Доситеј Обрадовић) (1744 — Beogrado, 1811) verkisto, filologo
- Antal Schneider (Csákova, 4-an aprilo 1817 – Budapeŝto, 1-a de septembro 1897) kuracisto, honvedoficero
- Dimitrije P. Tirol (serbe: Димитрије П. Тирол) (30-an de majo, 1793 - Temesvár, 30-an de marto 1857) verkisto, lingvisto, geografo, pentristo.
- József Várkonyi (1878 - 1938): pentristo.