Citrandarino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Citrandarino
Deveno

Krucado el
Citrus reticulata (mandarinujo) × Poncirus trifoliatad:Q859433 (Japana amara oranĝo)

vdr

Hibridado de mandarinujoj kaj la trifolia oranĝujod:Q859433 rezultigas plantojn kies celo estas la obtenado de pli valoraj greftobazoj por la kultivataj citrusarboj. Diversajn el tiuj hibridoj oni provas en eksperimentaj kondiĉoj kaj iuj el ili estas esperigaj montrante i.a rezistemon al virusaj malsanoj, al putriĝo de radikaro, samtempe prezentante malgrandigon de plantoj kaj altan produktadon de bonkvalitaj fruktoj.

Inter tiuj, kiuj donas plej bonajn rezultojn, estas citrandarino[mankas fonto] el kombino de la mandarinujo Changshan x kaj la trifolia oranĝujo English small. Alia estas kruco de la mandarinujo 'Sunkio' (Citrus sunki) kaj la trifolian oranĝujo 'Benecke'. Ambaŭ estas tolerantaj al citrusa tristeza virusod:Q2353828, al "blajto"d:Q4273292, al putriĝo kaŭzita de Phythophtora kaj al citrusa nematodo.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pompeu,Junior,J. Porta-enxertos. In CItros. Dirceu Mattos Junior et al.[ed] Campinas. Br.IAC/Fundag,2005. 929p :il.