Cobre Panamá

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cobre Panamá (hispane por "Kupro Panamo") estas granda subĉiela kupra minejo situanta en Panamo, 120 kilometrojn okcidente de Panamurbo kaj 20 kilometrojn for de la kariba marbordo, en la distrikto Donoso de la provinco Kolono. La mino havas entutan areon de 13 600 hektaroj kaj konsistas el kvar ĉefaj ercejoj, Balboa, Botija, Colina kaj Valle Grande. Kun 3,1 miliardoj da tunoj da atendataj rezervaĵoj, Cobre Panamá estas unu el la plej grandaj kupraj minejoj instalitaj post 2010.[1]

Inmet Mining posedis la minejon ĝis 2013, kiam tiun kompanion akiris First Quantum Minerals Ltd. (FQM).[2] La konstruo de la minejo daŭris la sekvajn ses jarojn ĝis 2019. La suma mona investo en Cobre Panamá estas US$6.2 miliardoj, kaj inkludis US$1356 milionojn spezitajn de Franco-Nevada kontraŭ farota liverado de oro kaj arĝento produktitaj de la minejo.[3] Komerca produktado komenciĝis en 2019.[4] Cobre Panamá estas la temo de socia kaj jura polemiko daŭranta de 1998 ĝis la nuno inter la posedantoj kaj panamaj oponantoj, kiuj asertas ke ĝi poluas la naturan kaj homan medion kaj ke la kontrakto inter FQM kaj la ŝtato malrespektas la panaman konstitucion.

Teknikaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Se Cobre Panamá funkcios je la plena instalita kapablo, ĝi prilaboros 85Mtpa da erco por produkti pli ol 300 mil tunojn jare da kupro, krom iom da oro, arĝento, kaj molibdeno. Tio egalas al 1.5% de la tutmonda produktado de kupro en 2023.[5] La atendata funkcidaŭro de la minejo estas 34 jaroj. Ĝi havas tri 28-megavatajn parte aŭtogenajn muelejojn kaj kvar 16.5-megavatajn globajn muelejojn, kiuj estas la due plej grandaj instalitaj muelejoj tutmonde post Minejo Sentinel en Zambio, ankaŭ posedata de First Quantum Minerals. La elektron liveras 300-megavata centralo funkcianta en nova haveno konstruita por la minejo.

Posedantoj[redakti | redakti fonton]

En 2017, la koncesio de Cobre Panamá apartenis unuavice al la panama kompanio Minera Panamá, S.A. (MPSA), posedata 90-elcente de First Quantum Minerals Ltd.[6] La alia 10% de MPSA apartenas al Korea Resources Corp. (KORES).[7]

Jura disputo[redakti | redakti fonton]

La koncesio estis havigita al Minera Panamá, S.A. (MPSA) en februaro 1996 kaj konfirmita per Kontrakto-leĝo 9 en 1997. Ĝia valideco malcertiĝis kiam la Supera Kortumo de Panamo juĝis en septembro de 2018, ke Leĝo 9 konfliktas kun la panama konstitucio. La registaro de Panamo tuj elsendis komunikon apogantan la minposedantojn kaj asertantan ke la koncesio estas valida. La 22-an de decembro 2021, la Oficiala Gazeto publikigis la deklaron de kontraŭkonstitucieco de Leĝo 9. MPSA kaj FQM tamen asertas, ke la kortuma juĝo devas ne aplikiĝi al kontraktoj subskribitaj antaŭ 2018. Multaj taksantoj rigardis la kontrakton, kaj aliajn kontraktojn inter entreprenoj kaj la panama ŝtato, kiel tro favoran al la kompanio. [8] En januaro 2022 la registaro proponis novan kontrakton, kiu devigus novajn pagojn kaj tantiemojn de MPSA. Tia konsento bezonus aprobon per leĝo de la Nacia Asembleo.[9] MPSA proponis al la registaro pagon de US$375 milionoj jare en impostoj kaj tantiemoj, kondiĉe ke ne okazos signifa malpliiĝo de la prezoj de metaloj aŭ la profitoj de la mino. Kiam First Quantum malrespektis limdaton por pliigo de siaj pagoj al la registaro, la registaro anoncis planon ĉesigi la funkciadon de la mino.[10] Post dusemajna fermo, la mino rekomencis funkcii, kaj la kondiĉaro de "refreŝigita koncesia kontrakto" inter Minera Panamá kaj la registaro estis anoncita la 8-an de marto 2023.

Protestoj[redakti | redakti fonton]

Protesto apud la domo de la Nacia Asembleo (31-a de oktobro, 2023)

La 20-an de oktobro 2023, la Nacia Asembleo aprobis la polemikan kontrakton per Leĝo 1100. Tuj komenciĝis protestado tutlande[11] [12], kiu meze de novembro ankoraŭ daŭras. Laŭ la protestantoj, la mino uzas kancerigajn kemiaĵojn kaj poluas la akvon, damaĝante la naturan medion kaj la sanon de apudloĝantoj. Ili blokis vojojn kaj paralizis diversajn agadojn. Eks-kanalzona transportisto murdis du protestantojn la 6-an de novembro en Chame dum ili blokis la Tutamerikan Ŝoseon.[13] La protestoj rezultigis Leĝon 1110, tutlandan moratorion pri novaj kontraktoj pri minado de metaloj sen difinita findato, aprobitan per 59 voĉoj de la Nacia Asembleo en la 3-a de novembro 2023. Tamen jam subskribitaj kontraktoj, kiel tiu de Cobre Panamá, ne estis tuŝitaj.[14] Pluraj procesoj pri kontraŭkonstitucieco estis komencitaj kontraŭ la nova kontrakto.[15][16]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Petaquilla claims court victory over Inmet in Panama. The Globe and Mail, 2013-02-13. Alirita 2021-01-25.
  2. Pav Jordan: Cobre Panama beckons as First Quantum seals Inmet takeover. The Globe and Mail, 2013-03-22. Alirita 2021-01-23.
  3. Annual Report 2019, FQM. first-quantum.com. Alirita 2021-01-23.
  4. GALERÍA DE PRIMERA EXPORTACIÓN DE CONCENTRADO DE COBRE.. Minera Panamá S.A. 2019.. Arkivita el la originalo je 2021-01-24. Alirita 2021-01-23.
  5. First Quantum halts copper processing in Panama as dispute spirals (2023-02-23). Arkivita el la originalo je 2023-03-13.
  6. Minera Panama S. A. Dun & Bradstreet. Alirita 2021-01-25.
  7. Our Operations: Cobre Panama.. First Quantum Minerals Ltd.. Alirita 2021-01-23.
  8. "Analysis: Panama, First Quantum harden battle lines over key copper mine", 4-a de januaro 2023.
  9. First Quantum Minerals Consolidated Financial Statement 2021. FQM, 15-a de februaro 2022, pp. 51-52. Alirita 26-an de marto 2022.
  10. "Panama says it rejects First Quantum's legal bid to avoid halting operations", 31-a de decembro 2022.
  11. Protesters march in Panama against the contract extension for a huge copper mine (angle) (2023-10-24). Alirita 2023-10-25.
  12. Estas son las cinco claves de las protestas en Panamá (hispane). Expansión (2023-10-31). Alirita 2023-11-12.
  13. EFE (2023-11-08). Las protestas antiminería se cobran dos muertos más en Panamá (hispane). El País América. Alirita 2023-11-12.
  14. La Asamblea aprobó en tercer debate el proyecto que propone la moratoria minera (hispane) (2023-11-03). Alirita 2023-11-03.
  15. La Asamblea aprobó en tercer debate el proyecto que propone la moratoria minera (hispane) (2023-11-03). Alirita 2023-11-03.
  16. Valentine Hilaire and Divya Rajagopal: Explainer-Why might Panama cancel a copper mine contract? Reuters, 2023-11-03. Alirita 2023-11-04.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Blogero ĉe Neniam Milito Inter Ni [1]