Pariza kodekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Codex Peresianus)
Pariza kodekso
manuskripto
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Pariza kodekso (Codex Peresianus) estas unu el la tri postrestintaj aŭtentaj manuskriptoj en maja-skribo. Ĝi estas rezervata en Parizo kaj estas almanako por aŭguroj.

Ĝi estis trovita en 1859 en rubujo de Bibliothèque nationale de France. Ĝi havas longon de 1,4 metroj kaj tiel ĝi estas la plej mallonga el la kvar manuskriptoj. La surskriboj kaj pentrado estas ankoraŭ rekonebla nur sur mezo de la paĝoj. Ĝi estas datata je ĉ. 1300-1500.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]