Colquitt (Georgio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Colquitt estas urbo en la Kantono Miller, en sudokcidenta parto de la usona subŝtato de Georgio. La populacio estis 1,939 ĉe la censo de 2000. Colquitt estas la kantona sidejo de la Kantono Miller, ekde ties kreo fare de la Georgia Registaro de 1856. La urbo rucevas sian nomonlaŭ la politikisto Walter Terry Colquitt.[1]

Colquitt estas situanta je 31° 10′ 23″ N 84° 43′ 43″ U / 31.17306 °N, 84.72861 °U / 31.17306; -84.72861 (mapo) (31.173090, -84.728512).

Kiam la Usona Transportoservo (DOT) estis planante konstruon de Aŭtovojo 27, ili intencis preterpasi tiun malgrandan komunumon. La planoj inkludis novan ponton super Spring Creek (printempa rojo) kaj la marĉajn areojn ĉirkaŭ Colquitt. Tamen la rezidado de la Amerika mikterio en la marĉecaj arbaroj de Sudokcidenta Georgio postulis ke la DOT uzu la ekzistintan ponton en Colquitt. Se la nova ponto estus estinta konstruita kaj la urbo preterpasata, la urba ekonomio estus malmulte el kio estas nuntempe. Colquitt estas hejmo de Georgia Popola Ludo, nome Swamp Gravy, teatra produktaĵo kiu ĝuas kunlaboron de membroj el la tuta areo. Malnova kinejo ĉe la ĉefa placo estas nun renovigita por konferencejo kaj koncertejo, nome The Woodstork Center (Centro Amerika Mikterio).

Notoj

  1. "Cities & Counties: Colquitt". The New Georgia Encyclopedia. Konsultita la 28an de aprilo, 2010.