Col·lectiu Emma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Col·lectiu Emma
grupo de verkistoj
Ideologio

Kataluna naciismo

Retejo Oficiala retejo
vdr

Col·lectiu Emmakolektivo Emma estas reto da civitanoj kiuj analizas ekde la 15a de aprilo 2009 la informojn pri Katalunio publikigitajn en internaciaj gazetoj. Oni kreis la kolektivon kun la celo respondi “al ĉiuj malekzaktaj rigardoj kiujn faris la internacia gazetaro”. La ekonomikisto Salvador Garcia-Ruiz estis unu el la fondintoj. En 2012 la kultura organizaĵo Òmnium Cultural decidis aljuĝi al ĉi tiu kolektivo la Internacian Premion Joan B. Cendrós. En 2013 ĝi ricevis la premion Memorial Francesc Macià, aljuĝita de la Fondaĵo Josep Irla, pro sia defendo de la kulturo, la lingvo kaj nacio katalunaj.

La kolektivo prenis la nomon de Emma, la filino de Guifré el Pilós, grafo de Barcelono, kiu, post la morto de sia patro akceptis la taskon reloĝigi la centrajn regionojn de Katalunio.