Comana (Constanța)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Comana [komana] estas subdistrikto en distrikto Constanța, historia regiono Dobruĝo, en la sudorienta Rumanio. Ĝi situas 45 km sudokcidente de Konstanco 13 nordoriente de la plej proksima urbo Negru Vodă. Al ĝi apartenas administre la komunumoj: Pelinu, Tătaru. 10 % de la loĝantaro estas tataroj.

La tri komunumoj havas 1 877 loĝantojn (2002), el kiu Comana 917 (2002).

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝia malnova turka nomo estas Mustafafakih, rumane Mustafa-AciMustafaci. La komunumon fondis turkoj, la unuaj rumanaj familioj alvenis kaj setlis en 1877. Ĝia hodiaŭa nomo venas de familia nomo de frua setlanto Teodor Comănescu.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]