Comunità Collinare Val Rilate

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Comunità Collinare Val Rilate estas komunuma kuniĝo de 13 komunumoj en valo Rilate en provinco Asti de Italio. Ĝi formiĝis la 28-an de oktobro 2000 kaj konsistas el jenaj dek tri komunumoj:

Tiuj ĉi komunumoj kune havas areon de 82,35 km².

Kialoj de la kuniĝo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2001 la 13 komunumoj havis sume 6.475 loĝantojn, do mezume malpli ol 500 en ĉiu komunumo. Ĉar necesis provizi en la komunumoj certan aron da servoj, ili decidis provizi tiujn komune por tiel malpliigi la koston.

La komunumaro donis al si statuton, kies dua artikolo listigas la celojn de la kuniĝo.

La oficiala sidejo de la komunumaro estas en komunumo Montechiaro d'Asti, la plej loĝata komunumo (kun ĉ. 1.400 loĝantoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]